/image%2F0553642%2F20150525%2Fob_720390_kleveland.jpg)
25/05/2015
Pluraj dekoj da manifestaciantoj estis arestitaj en Klevlando (Ohio, norde de Usono) post senkulpigo sabaton de blanka policisto juĝita pro mortopafado de du Nigruloj, indikis dimanĉon la aŭtoritatoj de la urbo, kiuj petis trankviliĝon.
Manifestacio kolektanta plurajn centojn da personoj jam okazis post la anonco de la verdikto pri la policisto Michael Brelo, 31-jaraĝa, senkulpigita pri du memvolaj hommurdoj en novembro 2012.
La ĉefpolicisto de Klevlando, Calvin Williams precizigis dimanĉon dum gazetkunveno, ke 71 personoj estis ĝis nun arestitaj, ĉar ili agresis preterpasantojn. « Ni efektivigas arestadojn nur kiam perforto okazas, kaj ke la manifestaciantoj rifuzas foriĝi », li eksplikis.
« Ni bonvolas helpi en tia situacio, sed se la afero fariĝas perforta ni intervenas por certigi la sekurecon de la urbo », daŭrigis la ĉefpolicisto.
Koncerne la urbestron de Klevlando, Frank Jackson, li diris ke « la aŭtoritatoj subtenas la pacajn manifestaciojn sed la municipo efektivigos arestadojn se necese ».
Tiu verdikto intervenas en kunteksto de revigliĝo de rasaj streĉoj en Usono post serio da policaj perfortoj en kiuj nearmitaj Nigruloj estis mortigitaj.
En Klevlando, dekkvar policistoj pafis entute 137 kuglojn sur la aŭto de Timothy Russell, 43-jaraĝa, kaj Malissa Williams, 30-jaraĝa, senhejmuloj priskribitaj kiel mense nekompetentaj. Tiuj ĉi ne obeis la polican ordonon haltigi sian aŭton kaj estis persekutitaj.
La policisto Bredo siaflanke pafis 49 fojojn, inter kiuj la 15 lastaj kugloj sur la ventoŝirmilo de la aŭto dum li staris sur la kapoto.
La juĝisto O'Donnell eksplikis ke li ne sukcesis konfirmi, ke la armilo de la policisto Brelo mortigis la paron, pro manko de sufiĉaj pruvoj por fondi lian kulpecon.
/image%2F0553642%2F20150525%2Fob_43f909_ohio.png)
La respublika guberniestro de Ohio, John Kasich, memorigis dimanĉon en ABC-radio, ke li kreis laborskipon antaŭ kelkaj monatoj por pripensi la rilatojn inter polico kaj publiko, kiu devus « helpi al transsendo de la mesaĝo ene de la Ŝtato, pri la neceseco socianigi la policon kun la loĝantaro ».
Tiu skipo precipe studas la kondiĉojn de uzado de mortiga forto, la rekrutadon kaj formadon de la policistoj, el kiuj, tiuj apartenantaj al rasaj malplimultoj, diris la guberniestro.
Alia enketo pri blanka komencanta policisto de Klevlando, kiu mortigis en novembro nigran knabon 12-jaraĝan Tamir Rice dum li svingis lignan ludilon pistolforme en publika ĝardeno, ne ankoraŭ finplenumiĝis.
La ministerio pri Justico opiniis post tiu dramo, ke la polico de Klevlando faras « ekscesan uzadon de forto » kaj malrespektas la civitajn rajtojn.
Sabaton tiu ministerio ankaŭ anoncis ke ĝi reekzamenos la proceson de Michael Brelo.