Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 mai 2015 3 27 /05 /mai /2015 19:18
Rohingjaj infanoj en la kampo por rifuĝintoj en la vilaĝo Kuala Kangkoj,  norde de Indonezio, la 18an de majo. BEAWIHARTA / REUTERS
Rohingjaj infanoj en la kampo por rifuĝintoj en la vilaĝo Kuala Kangkoj, norde de Indonezio, la 18an de majo. BEAWIHARTA / REUTERS

27/05/2015

Malsato malkreskas en la mondo, sed 10% el la tutmonda loĝantaro, 795 milionoj da personoj, plu suferas pri subnutrado. Laŭ la raporto 2015 de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj (ONA), prezentita en Romo merkredon 27an de majo, pri « la stato de nutrada nesekureco en la mondo », la nombro de personoj en situacio de subnutrado – kiuj ne sufiĉe manĝas por plenumi aktivan vivon kaj en plena sano – malkreskis de 167 milionoj en la pasinta jardeko, kaj de 216 milionoj de post la jaroj 1990-1992. « Spite la rapidan demografian kreskadon, la tutmonda proporcio de subnutritaj personoj malkreskis de 18,6% en 1990-1992 al 10,9% en 2014-2016 », skribas la aŭtoroj de la raporto.

Malgraŭ tiu ĝenerala pliboniĝo, 57 landoj el la 129 ekzamenitaj de ONA ne atingis la ĉefan celon de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj (JEC), kiu konsistis en redukto je duono, de la malriĉeco, kaj de la proporcio suferanta pri malsato. Ses monatojn antaŭ la limdato de tiuj JEC difinitaj en 1990, ONA ĝojas pri la registritaj progresoj, aparte en Okcidenta Afriko, kie la nombro de subnutritaj personoj malkreskis je preskaŭ 25% en dudek kvin jaroj. Ankaŭ Centra, Orienta kaj sud-Orienta Azio kaj Latina Ameriko estas cititaj kiel sukcesaj.

Sed la situacio en sub-Sahara Afriko kaj Suda Azio restas zorgodona. Tiuj du regionoj koncentras la plej gravan nombron da loĝantoj suferantaj pri malsato.

Nutrada nesekureco

La obstakloj estas konataj : « ekscesaj » kurzovariemo de la prezoj de nutraĵoj, militoj, politika malstabileco, civitaj tumultoj, naturaj katastrofoj aŭ eĉ klimataj ŝokoj kaj ties konsekvencoj por la delokita loĝantaro. Mardon, la Programo pri Tutmonda Nutrado (PTN) petis ĉesigon de bataloj en Sirio por ke la terkultivistoj povu rikolti kaj konduki la varojn en la tuta lando. « En kunteksto de nutrada nesekureco kaj amasaj delokigoj, estas esence ke la rikoltoj ne estu perditaj kaj ke la nutraĵoj restu ene de la lando », asertis la ekzekutiva direktorino de la PTN, Ertharin Cousin.

Aliaj kialoj instigas moderigi tiun optimismon. La kalkulo de subnutrado kuŝas sur averaĝoj realigitaj laŭlonge de la jaro, kaj ne inkluzivas la sub-nutradon en mallonga tempo. Ĝi ne inkluzivas la neegalaĵojn en divido de nutraĵoj ene de la loĝantaro kaj familioj. Krome, Olivier de Schutter, speciala raportisto de UN indikis en 2014 en sia raporto ĉe la ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pri rajto al nutrado, ke « la kalkuloj estas bazitaj sur malalta sojlo de ĉiutagaj bezonoj, kiu supozas fikshejman vivkutimon, dum multaj malriĉaj personoj havas aktivaĵojn kiuj postulas gravajn fizikajn strebojn ».

Eĉ se la nutrokvanto ŝajnas sufiĉa, la reĝimoj tamen povas esti neadaptitaj, kaŭzante mankon de mikronutraĵoj, ekzemple jodo, fero aŭ vitamino A, kun gravaj konsekvencoj por kreskado de infanoj.

La klimata ŝanĝiĝo povus damaĝi la strebojn plenumitajn en la pasinta jardeko. Mardon 26an de majo, 24 NROj subskribis alvokon por peti de la internacia komunumo inkluzivi en la klimataj traktatoj la demandon pri nutrada sekureco. 70% el la kultivejoj povus esti damaĝitaj de la klimata ŝanĝiĝo. Se nenio estas farita, 600 milionoj da pliaj personoj suferos pri malsato antaŭ la fino de 2080.

http://www.lemonde.fr/planete/article/2015/05/27/malgre-de-nets-progres-795-millions-de-personnes-souffrent-de-la-faim-dans-le-monde_4641428_3244.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }