Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 mai 2015 1 04 /05 /mai /2015 17:01
Tutmondo : biodiverseco : unu specio el ses minacata pri malapero fare de la klimataj ŝanĝiĝoj

04/05/2015

Foto : koalo. TRAVIS/CC BY 2.0

Se la emisioj de forcejefika gaso daŭras kun nuna ritmo, unu besta specio el ses riskas malaperi pro la efikoj de la klimata ŝanĝiĝo. Jen la averto de usona studaĵo publikigita en la revuo Scienco ĵaŭdon 30an de aprilo.

Esploristoj de la Universitato de Konektikuto (nord-oriente de Usono) studis pli ol cent esplorojn pri efiko de la klimata ŝanĝiĝo sur faŭno kaj flaŭro, plenumitajn en pluraj regionoj de la mondo kaj laŭ malsimilaj metodoj. Ili konstatis ke biodiverseca malkresko rapidiĝas je ĉiu plia celsia grado da temperatura altiĝo sur la planedo.

« La plej surpriza estas ke la risko de malapero ne nur kreskas, sed antaŭ plirapidiĝas », analizas unu el la aŭtoro de la studaĵo, Mark Urban. Laŭ hipotezo de nur 2°C de la tutmonda temperaturo antaŭ la fino de tiu jarcento, kompare kun la antaŭ-industria periodo, la studaĵo kalkulis ke 5,2% e la specioj estus minacataj de malapero. Kun altiĝo de 3°C en la sama periodo, tiu procento atingus 8,5% el la specioj. La altiĝo de temperaturo de 0,9% registrita ĝis nun submetis 2,8% el la specioj al risko de malapero, notas tiu studaĵo.

« Tre malmulte da tempo » laŭ Ban Ki-moon

La specioj de Sud-Ameriko, Aŭstralio kaj Nov-Zelando, instalitaj en malgrandaj biotopoj aŭ ne povantaj facile migradi, estas la plej minacataj, ĉar ili penos adaptiĝi al varmaj ondoj, sekecoj, inundoj aŭ altiĝo de la marniveloj, opinias la raporto.

En perspektivo de la internacia konferenco pri la klimato en Parizo kiu okazos en decembro, la ĝenerala sekretario de UN, Ban Ki-moon, avertis merkredon ke restas « tre malmulte da tempo por eviti gravajn konsekvencojn por la planedo ». « La sciencaj datumoj estas klaraj, la klimato jam ŝanĝiĝas kaj la homa aktiveco estas la ĉefa kaŭzo de tiu evoluo », li deklaris.

http://www.lemonde.fr/planete/article/2015/05/03/biodiversite-une-espece-sur-six-menacee-d-extinction-par-les-changements-climatiques_4626544_3244.html

https://www.youtube.com/watch?v=RpEC0ubANeA

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }