Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 mai 2015 6 16 /05 /mai /2015 13:29
Laboristoj de Renault-Turkio kolektiĝas en Bursa, ekstere de la uzino (Foto : Cihan, Adem Elitok)
Laboristoj de Renault-Turkio kolektiĝas en Bursa, ekstere de la uzino (Foto : Cihan, Adem Elitok)

16/05/2015

Preskaŭ triono el la salajruloj komencis strikon vendredon matene sur la areo Bursa, en Turkio. Ili postulas la samajn salajrojn ol siaj kolegoj de alia Turka uzino.

Ili estas pluraj centoj, antaŭ la uzino Renault. Sur la areo Bursa nord-okcidente de Turkio, 1500 el la 5000 salajruloj ĉesigis la laboron vendredon matene. Sur iliaj afiŝtabuloj, ili skribis sloganojn kontraŭ sia estraro kaj siaj sindikataj reprezentantoj.

Turkio : striko en uzino Renault por pli bonaj salajroj

La strikantoj postulas la samajn avantaĝojn, freŝdate akiritajn, ol la laboristoj de alia uzino en Turkio, kiu fabrikas vicpecojn por pluraj konstruistoj. Inter tiuj avantaĝoj, la ĉefa estas plialtigo de salajroj je 60%. La direkcio de Renault-Turkio ĝis nun ne komentis tiun movadon, sed precizigas ke la striko ne estis anoncita kaj kontraŭas la laborjuron.

La franca konstruisto estas instalita en Turkio de 1969 kaj la areo Bursa estas unu el la plej gravaj en la lando. Ĝi estas specialigita en karoserio kaj kunmetado de modeloj, inter kiuj la tiel nomata “Clio”. Po 360.000 veturiloj estas konstruataj ĉiujare en tiu uzino.

http://www.franceinfo.fr/actu/monde/article/greve-l-usine-renault-en-turquie-pour-de-meilleurs-salaires-680105

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }