/image%2F0553642%2F20150521%2Fob_64f950_turkio.jpg)
21/05/2015
La kontestado por akiri altigon de salajroj, kiu daŭras de preskaŭ unu semajno en la produktejoj de la franca aŭtkonstruisto Renault kaj la itala Fiat en Bursa (nord-okcidente), atingas la uzinon de la usona konstruisto Ford, raportis merkredon la surloka gazetaro.
Pro manko de vicpecoj post strikoj en la turka aŭtsektoro, Ford Otosan, komuna entrepreno inter la usona giganto kaj la turka Koç Holding, anoncis en komunikaĵo ke « la laboro portempe haltiĝis merkredon ĝis nova okazaĵo en ambaŭ produktejoj de Kocaeli (nord-okcidente), kie laboras pli ol 6000 personoj », precizigis la televidkanalo CNN-Türk.
Pridemandita, la direkcio de tiu uzino, kiu produktas malpezajn profesiajn veturilojn rifuzis komenti.
La novaĵagentejo Dogan indikis ke ankaŭ laboristoj de tiuj areoj decidis ĉesigi la laboron kun la samaj postuloj ol la laboristoj de la apuda urbo Bursa, koro de la turka aŭtomobila sektoro, kie la nombro de strikantoj atingas ĉirkaŭ 15.500.
Sed Ford Otosan deziris minimumigi la aferon, asertante ke la strikon kaŭzis « manko de sufiĉaj vicpecoj ».
La movado komenciĝis dum la nokto de la 14a de majo en la plej granda uzino de aŭtoj en la lando, posedata de la entrepreno Oyak-Renault, komuna entrepreno fondita de la franca konstruisto kaj Oyak, emeritiĝa fonduso de la turka armeo.
/image%2F0553642%2F20150521%2Fob_de05f4_turkio.png)
La dungitoj postulas la samajn avantaĝojn, inter kiuj altigon je 60% de iliaj salajroj, ol tiujn freŝdate akiritajn de iliaj kolegoj de la loka uzino de la grupo Bosch, kiu fabrikas vicpecojn por pluraj aŭtkonstruistoj.
Sekve de tio, ankaŭ centoj da dungitoj de Tofas (4.500 salajruloj), komuna entrepreno posedata de Fiat kaj la turka Koç Holding, ekstrikis solidarece kaj postulas revalorigon de siaj salajroj.
De tiam, la muntoĉenoj de tiuj ambaŭ entreprenoj haltiĝis. La kontestado atingis ankaŭ gravan ekipaĵiston de Bursa, Coskunöz, kaj la fabrikiston Mako, kiu produktas ankaŭ ekipaĵojn por veturiloj.
Tiu striko, kiu tuŝas sektoron konsideratan kiel lokomotivon de la turka industrio kaj ties eksportadoj, okazas malpli ol tri semajnojn antaŭ la deputitaj balotoj la 7an de junio.