Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 mai 2015 5 29 /05 /mai /2015 20:16
La turka ĵurnalo Cumhuriyet publikigis ĉi 29an de majo 2015 bildojn pri liverado de obusoj en Sirio fare de la turkaj sekretaj servoj.
La turka ĵurnalo Cumhuriyet publikigis ĉi 29an de majo 2015 bildojn pri liverado de obusoj en Sirio fare de la turkaj sekretaj servoj.

29/05/2015

Turka ĵurnalo publikigis ĉi-vendredon 29an de majo bildojn de armiloj kaptitaj en kamionoj, ĉe la siria landlimo, fare de la turka ĝendarmaro. Tiuj kamionoj estis oficiale luprenitaj de humanitara organizaĵo sed fakte estis proprieto de la turkaj sekretaj servoj. Plia pruvo de la aktivaĵoj ĝis tiam dementitaj de la turka registaro pri liverado de armiloj fare de Turkio al la siriaj ĝihadistoj. En ties retpaĝaro Cumhuriyet eĉ diskonigas videon de la operaco.

La turka taggazeto Cumhuriyet, opozicia ĵurnalo, publikigas ĉi-vendredon 29an, bildojn de obusoj por haŭbizo, kaŝitaj sub medikamentoj en kamionoj, oficiale luprenita de humanitara organizaĵo por Sirio. Laŭ oficialaj dokumentoj, la kamionoj estis fakte proprieto de la turkaj sekretaj servoj. La kapto de tiuj armiloj datiĝas de januaro 2014 kaj estis kondukita de la turka ĝendarmaro.

Laŭ la informoj de la ĵurnalo, la kamionoj konvojis milon da obusoj por haŭbizo, 80.000 municiojn por armiloj je maldikaj kaj dikaj kalibroj kaj centojn da grenadaj ĵetiloj. Tiuj armiloj estis provizitaj fare de landoj de la ekssovetia bloko, laŭ Cumhuriyet. Kelkajn horojn post tiuj malkaŝoj, la ĵurnalo estis tuj akuzita pri « terorismo ».

Turkio : ĝenaj fotoj pri liverado de armiloj

La registaro de Ankaro, kiu ĉiam neis sian liveradon de armiloj al la siriaj ekstremismaj ribelantoj sukcesis malhelpi diskonigon de tiu informo, kaj petis komencon de enketo. Tiu ĉi jam okazigis arestadon de kvindek personoj, ĝendarmoj, militistoj aŭ juĝistoj. La prezidento Recep Tajjip Erdogan imputis la respondecon de tiu afero al la organizaĵo de la imamo Fethullah Gülen, unu el siaj antaŭaj aliancanoj, kiun li akuzas pri volo renversi la registaron. Tiuj malkaŝoj de la ĵurnalo Cumhuriyet intervenas kelkajn tagojn antaŭ la deputitaj balotoj.

http://www.rfi.fr/europe/20150529-publication-photos-armes-livrees-turquie-jihadistes-syriens/

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }