Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 mai 2015 7 10 /05 /mai /2015 13:45

Foto : REUTERS/DENIS DUMO

10/05/2015

Preskaŭ cent mil delokitoj en unu semajno. La intensaj bataloj, kiuj furiozas en la petrola Ŝtato Unueco, norde de Sud-Sudano, estigis amasan formigradon de la loĝantoj, raportis UN, vendredon 8an de majo. Tiuj alfrontiĝoj figuras inter la plej perfortaj, kiuj estis konstatitaj de post la komenco de la konflikto, en decembro 2013, en la plej juna Ŝtato de la mondo. Pluraj dekoj da miloj da mortintoj estis censitaj.

La nunaj bataloj disvolviĝas laŭ frontlinio situinta sude de la ĉefurbo de la Ŝtato Unueco, Bentiu. En tiu regiono, ekzistis kelkaj el la plej vastaj instalaĵoj pri ekstraktado de kruda petrolo en la lando.

« La civiluloj de la vilaĝoj Guit, Ngop, Nhialdu kaj ties ĉirkaŭaĵoj estis aparte tuŝitaj de la perfortoj kaj devis fuĝi por eviti ilin », detaligis la humanitara kunordiganto de UN por Sud-Sudano, Toby Lanzer. La aliro al la loĝantoj estas preskaŭ neebla por la humanitaraj teamoj, laŭ UN. La internacia komunumo petis de la interbatalantoj, ke ili permesu envojigon de helpo.

Milionoj da personoj minacitaj de malsatego

La konflikto en Sud-Sudano komenciĝis du jarojn tuj post ĝia sendependeco disde Sudano, en 2011, kun la subteno de Usono. La bataloj ekestis, kiam la sud-sudana prezidento Salva Kiir akuzis sian eks-vicprezidenton Riek Machar, kiun li eksigis, ke li preparas puĉon.

De tiam, la perfortoj detruadis la urbojn de la lando, almenaŭ du milionoj da personoj devis fuĝi sian hejmon, kaj preskaŭ duono el la dek du milionoj da loĝantoj bezonas helpon por vivteni sin, laŭ UN, kiu akceptas preskaŭ cent mil personojn tro timigajn por reiri al siaj hejmoj. Almenaŭ kvin cent dudek mil personoj rifuĝis en la apudaj landoj, Etiopio, Sudano, Kenjo kaj Ugando. UN taksas je du milionoj kaj duono la nombron de Sud-Sudananoj minacitaj de malsatego.

http://www.lemonde.fr/afrique/article/2015/05/08/soudan-du-sud-pres-de-100-000-refugies-en-une-semaine-dans-le-nord-du-pays_4630411_3212.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }