Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 mai 2015 5 15 /05 /mai /2015 12:53

15/05/2015

La konflikto intensiĝas kontraŭ la minprojekto Tia Maria en Peruo. La loĝantaro de la regiono Arekipo timas negativan efikon al la naturmedio, ĉefe kontraŭ agrikulturo.

La minprojekto Tia Maria, sude de Peruo estas kolosa. Planita por 2016, ĝi kostas 1,4 miliardon da dolaroj, kaj produktos po 120 tunojn da kupro jare. La projekto estas grava por la perua registaro, ĉar la ekonomia celo estas signifa : 3 500 postenoj estos kreitaj dum la konstruado de la minejo, 600 rektajn postenojn, kaj 2000 nerektajn post la fino de la konstruado.

La eksportoj de ercoj devas kreski po 660 milionoj da dolaroj jare. La projekto estas profitodona malgraŭ la nuna malalta kurzo de kupro.

Tamen, por la lokaj loĝantoj, tio estas katastrofa por la agrikulturo.

Konsistanta el du subĉielaj putoj, la projekto troviĝas en la valo El Tambo, riĉa agrikultura areo de la regiono Arekipo. La metodo uzita por akiri la ercon postulas grandegan kvanton da akvo, kaj produktas forĵetaĵojn kaj kemiajn produktaĵojn.

http://www.rfi.fr/emission/20150416-contestation-contre-le-projet-minier-cuivre-tia-maria-perou/

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }