26/05/2015
38-jaraĝa viro mortis en Peruo dum manifestacio kontraŭ minkompanio en San Juan de Marcona. Ĉi-foje, temis pri denunco de la maldungoj de 85 ministoj fare de la ĉina minkompanio Ŝugang.
La manifestacio fariĝis ribelo, alfrontiĝoj kun polico estis perfortaj. La juna manifestacianto subtenis la movadon de la ministoj, kiuj strikas de unu semajno, postulante redungadon de la 85 ministoj, sed ankaŭ instaladon de kranakva reto kaj redukton de la elektraj prezoj en la distrikto Marcona, en la regiono Ica.
Alia okazanta konflikto
En la regiono Islay kaj Mollendo, ankaŭ sude de Peruo, la loĝantaro estas mobilizata kontraŭ filio de la meksika minkompanio Southern Copper kaj la projekto de kupra minejo Tia Maria, projekto laŭ ili danĝera por la medio, interalie por agrikulturo kaj akvo-rezervejoj.
La manifestacioj daŭras de du monatoj, kaj la morto antaŭnelonge, de kvar protestantoj instigis la aŭtoritatojn ekstarigi urĝan staton, pasintan vendredon por daŭro de 60 tagoj. Tiu decido interrompas la individuajn liberecojn kiel neentrudiĝo en hejmo, liberecon de moviĝo kaj kunsido…