Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 mai 2015 4 07 /05 /mai /2015 07:30
Foto : Manifestacianto prezentas manplaton kun la cifero « 43 », kiu estas la nombro de studentoj forkaptitaj de narkotaj karteloj en la Ŝtato Guerrero, dum manifestacio pasintan novembron. REUTERS/Henry Romero
Foto : Manifestacianto prezentas manplaton kun la cifero « 43 », kiu estas la nombro de studentoj forkaptitaj de narkotaj karteloj en la Ŝtato Guerrero, dum manifestacio pasintan novembron. REUTERS/Henry Romero

07/05/2015

EuroCaravane 43, delegacio de familioj de la 43 malaperintaj studentoj en Ayotzinapa, Meksiko, turneas en Eŭropo. La patro de unu el ili, Eleucadio Ortega, eksplikas ke li volas fari premon sur la meksikan registaron. « Ili forkaptis ilin vivantaj, ni volas ilin vivantaj », li deklaris.

EuroCaravane 43 estas en Eŭropo de pluraj tagoj. Dimanĉon, marŝado estis organizita en Parizo, subtene al tiu grupo kiu kolektas gepatrojn de la 43 malaperintaj studentoj de Ayotzinapa. Tiuj 43 studentoj de kampara lernejo de la Ŝtato Guerrero malaperis, pasintan 26an de septembro. Pli ol sep monatoj poste, la gepatroj kaj proksimuloj de tiuj junuloj ne rezignas sian peton al vereco, kaj juĝas ke la enketoj ne estis ĝisfine kondukitaj fare de la meksikaj aŭtoritatoj.

Meksiko : gepatroj de malaperintaj studentoj petas subtenon en Eŭropo

« La registaro ĉiam trompis nin. La studentoj estis masakritaj la 26an kaj 27an de septembro. La registaro diras ke ĉiuj studentoj mortis, ke li estis kalcinitaj, pri tio ni venas paroli ĉi tien », eksplikas Eleucadio Ortega, patro de Mauricio Ortega Valerio, unu el la malaperintaj studentoj, kiu estis invitito lundon de RFI en la hispana. (Aŭskulti)

http://www.rfi.fr/ameriques/20150505-mexique-etudiants-disparus-caravane-soutien-europe/

https://www.youtube.com/watch?v=EqjQ8GTSfPY

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }