Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 mai 2015 2 26 /05 /mai /2015 21:20
Maroko : Tri Marokanoj kondamnitaj pro samseksemo

26/05/2015

Tri Marokanoj persekutitaj pro « samseksemo » estis kondamnitaj je tri jaroj da senkondiĉa malliberejo en Taurirt, nord-oriente de la reĝlando. Ili estis denuncitaj al la polico fare de siaj najbaroj.

La 16an de majo, avertita fare de najbaroj, la polico kaptis mekanikiston kvardekjaraĝan « ĉe l’freŝa faro » kun alia viro ĉirkaŭ dudekjaraĝa en sia laborejo, raportis Hassan Ammari, respondeculo de la "Maroka asocio pri homaj rajtoj" (MAHR, sendependa). Dum ilia provizora arestado, ambaŭ viroj asertis, ke ili interrilatis pere de tria persono, siavice arestita. La tri arestitoj konfesis, ke ili havas samseksemajn rilatojn.

Persekutitaj pro tiuj faktoj sed ankaŭ pro « prostituado » kaj « malhelpo al enketo », ili estis kondamnitaj vendredon fare de la tribunalo de Taurirt po tri jaroj da malliberejo. La artiklo 489 de la maroka punkodo punas ĉiujn seksajn aktivaĵojn inter du samseksaj personoj al puno, kiu povas atingi ĝis tri jaroj da malliberejo. Pasintan marton, la NRO Human Rights Watch (HRW) petis de Maroko ke ĝi malkriminaligu samseksemon. La konstitucio de Maroko, alprenita en 2011 en kunteksto de la Araba Printempo, eldiras ke « ĉiu persono rajtas protektadon de sia privata vivo », emfazis interalie HRW. Laŭ la NRO, tio « devus konduki al abolo de la leĝo, kiu kriminaligas akceptitajn samseksajn rilatojn inter plenkreskuloj ».

Maroko : Tri Marokanoj kondamnitaj pro samseksemo

Laŭ opinisondo realigita en novembro de la instituto TNS por la semajna gazeto TelQuel, pli ol 8 marokanoj el 10 sin deklaras « tute ne favoraj al toleremo koncerne samseksemon ».

http://www.humanite.fr/trois-marocains-condamnes-pour-homosexualite-574928

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }