09/05/2015
Ĉi-sabate, en Havano, pluraj paroj GLAT celebros sian unuiĝon okaze de la 8a tago kontraŭ homofobio kaj transfobio. Iniciato de la filino de Raul Castro, Mariela Castro, psikologo, kiu gvidas la Nacian centron pri seksa edukado en Kubo. Ŝi estas mem samseksemulino, kaj batalas intense de pluraj jaroj, por ke la Kuba Ŝtato agnosku la rajtojn de personoj GLAT.
Ŝi haltigos tiun lukton nur kiam la personoj GLAT havos la samajn rajtojn ol siaj kubaj samlandanoj. Mariela Castro opinias ke, kiam ŝi akiros tiujn rajtojn, tiu venko reprezentos « kulturan kaj ideologian pliriĉigojn » por Kubo kaj ankaŭ ebligos « plifortigon de socikoheraj principoj ».
Ĉi-sabate, iniciate de la geja komunumo de Havano, simbolaj edziĝoj inter samseksaj paroj estas antaŭviditaj. Unua necesa paŝo laŭ ŝi : « Same kiel tiuj, kiuj ĉeestas, ni akordiĝas inter aktivuloj. Ni opinias pli taŭge komenci per modesta evento por observi kiel ĝi okazos. Temas pri kelkaj paroj, kiuj deziras partopreni tiun modestan kaj simplan amcelebradon », ŝi eksplikas.
Ĝis nun, Mariela Castro, kvankam filino de la homo kiu ĉefas Kubon, ne ankoraŭ sukcesis agnoskigi GLAT-rajtojn eĉ se, laŭ ŝi, ili pli kaj pli ricevas subtenon interalie en Parlamento, kie ŝi sidas kiel deputitino.
Tiu 8a tago kontraŭ homofobio kaj transfobio komenciĝas ĉi-sabaton kaj daŭros ĝis la 25a de majo kun koncertoj, konferencoj, ludoj kaj atentigaj agadoj por la GLATa kaŭzo. Plia rimedo por mobilizi la kubanojn pri tiu demando.