
05/05/2015
La 30an de aprilo 2015 okazis prezentado de la verko «La duoninsulo el timo: kronologio de la okupado kaj malrespekto de homaj rajtoj en Krimeo». Ĝi estas adresita al ĉiuj NROj, kiuj interesiĝas al la nuna situacio en Krimeo. Tiu verko en la angla estas disponebla ĉi tie.
Jen la antaŭparolo:
Krimeo fariĝis precedenco en la moderna historio. En la post-milita Eŭropo, estas certe unika kazo en paca periodo, ke Ŝtato okupu kaj aneksu parton de teritorio de alia Ŝtato, tiel rompante ĉiujn ekzistantajn internaciajn akordojn. Malgraŭ la okupado, la internacia komunumo agnoskas nur la juran statuson de la krimea duoninsulo: laŭ la internacia juro, la sendependa Krimea Respubliko kaj la urbo Sebastopolo estas parto de Ukrainio. Spite tion, Rusio starigis sian kontrolon sur tiu teritorio, kondukante tiel al sistemaj kaj grandskalaj malobservadoj de fundamentaj homaj rajtoj. Tiuj agadoj de la rusaj aŭtoritatoj fariĝis minaco por paco kaj sekureco en la mondo, kaj kondukis al starigo de okupa reĝimo en Krimeo.
Dum tiu jaro da efektiva kontrolo de Rusio sur Krimeo, la situacio de homaj rajtoj en la duoninsulo tiom difektiĝis, ke Valeriya Lutkovskaya, la komisaro pri Homaj Rajtoj de la Ukrainia Supera Konsilio nomis Krimeon «duoninsulo el timo».
Murdoj, torturoj, forkaptoj, persekutoj de ĵurnalistoj, represioj de Krimeaj Tataroj kaj ukrainiaj aktivuloj, kriminalaj aferoj tute artefaritaj, kontraŭleĝaj traserĉadoj, restriktoj de religia libereco, altrudo de rusa civitaneco, uzado de paramilitistaj grupoj, lukto kontraŭ la disidentoj fariĝis plena parto de la ĉiutaga vivo en Krimeo.
Tiu verko bazita sur faktoj kaj dokumentoj prezentas kronikon de la okupado de Krimeo, priskribas la ĉefajn malrespektojn de Homaj Rajtoj, kaj informas nin pri la sistemo de ekzistantaj politikaj represioj.
Li ankaŭ entenas kolekton da dokumentoj karakterizantan la juran aspekton de la okupado de la Memstara Krimea Respubliko kaj de la urbo Sebastopolo kaj implicantan la neeviteblan respondecon de la Rusa Federacio pro okupado de la duoninsulo de Krimeo.
La duoninsulo el timo: kroniko de okupacio kaj malobservado de Homaj rajtoj en Krimeo (en la angla)
/image%2F0553642%2F20220530%2Fob_5d797c_original1.jpg)
http://ukraineaction.org/2015/05/03/crimee-la-peninsule-de-la-peur/
https://www.youtube.com/watch?v=AyA3Rg4gFJY