/image%2F0553642%2F20150519%2Fob_7cabc1_kolombio.jpg)
19/05/2015
La 13an de majo, 15 ministoj mortis post blokado en inundita orminejo en Riosucio, Kolombio. Post eksplodo en orminejo aŭ elektro-interrompo, pumpiloj ĉesis funkcii kaj la minejo estis inundita. La proprietulo de la minejo, Leonardo Mejía, diris ke 15 el la 80 ministoj kiuj laboris en la minejo mortis.
IndustriALL Global Union plurfoje kontaktis altajn respondeculojn por altiri ilian atenton pri la danĝeraj kondiĉoj en la minejo, kaj la perdo de miloj da homaj vivoj, petante pli striktan aplikadon de la sekurecaj aranĝoj.
Kvankam Kolombio subskribis la konvencion 176 de Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) pri sekureco kaj sano en la minejoj, la registaro ne sukcesis starigi la leĝajn disponojn por ties aplikado.
Krome, la ministoj ne estas protektataj per aranĝoj pri sano kaj sekureco, eĉ minimumaj. Ili estas viktimoj de multaj profesiaj malsanoj, sed la dungintoj ne agnoskas ilin tiaj, aŭ eĉ ne volas vidi ke tiu laboro enhavas altajn riskojn, ĉar tio devigus ilin pagi pli altajn salajrojn kaj pli kontribui al sociala sekureco.
/image%2F0553642%2F20150519%2Fob_710ca6_kolombio.png)
Multaj akcidentoj okazas ĉiujare, sed la aŭtoritatoj plu certigas ke la minejoj estas laŭleĝe ekspluatataj. Tamen la urĝaj servoj preskaŭ ĉiam demonstris ke eksplodojn kaŭzas emisioj de metano en la galerioj.
IndustriALL ege maltrankviliĝas pri ofteco de tiuj minaj akcidentoj, kaj organizas pro tio tutmondan kampanjon, por ke landoj kiel Kolombio ratifiku la konvencion de IOL kaj certigu ĝustan mastrumadon de sana kaj sekureca kondiĉoj en la minejoj, por eviti pli da mortintoj kaj profesiaj malsanoj.
http://www.industriall-union.org/fr/les-mines-toujours-dangereuses-en-colombie