Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 mai 2015 6 23 /05 /mai /2015 17:54
Kenjo : Malkovro de la plej malnovaj iloj de la mondo

23/05/2015

Arkeologoj malkovris norde de Kenjo ilojn el ŝtonoj, aĝaj je 3,3 milionoj da jaroj. Ĝis nun, la plej malnovaj konataj iloj aĝis « nur » je 2,6 milionoj da jaroj.

Lucy ŝatis manlabori. Arkeologoj ĵus malkovris sur bordoj de la lago Turkana, en Kenjo, ilojn el ŝtonoj datiĝantajn de 3,3 milionoj da jaroj. Tio estas antaŭensalto je 700.000 jaroj kompare kun la iloj antaŭe identigitaj.

Iloj ŝajne estis do uzitaj de la aŭstralopitekoj, kuza branĉo de nia specio, al kiu apartenas Lucy, nia plej malproksima praulino.

Kenjo : Malkovro de la plej malnovaj iloj de la mondo

Iloj por tranĉi kaj skrapi

La koncernataj laboritaj iloj estas ŝtonoj, kiuj prezentas unu flankon rezervitan al manpreno, kaj alian por tranĉi kaj skrapi, kiel precizigas la esploristoj en artikolo publikigita en la retpaĝaro de la specialigita revuo Nature ĵaŭdon.

En la arkeologiejo, kie tiuj altvaloraj ŝtonoj estis malkovritaj, aliaj fosilioj estis jam trovitaj antaŭe. La granda nombro de similaj ŝtonoj atentigis la arkeologojn. La markoj multnombre observataj sur la ŝtonoj finfine konvinkis la esploristojn, ke temas certe pri iloj. Restis nur datumi ilin.

Kenjo : Malkovro de la plej malnovaj iloj de la mondo

Antaŭensalto je 700.000 jaroj

Laŭ la efektivigitaj datatribuoj, tiuj ŝtonoj aĝas je 3,3 milionoj da jaroj. Tio emfazas la rimarkindan karakteron de tiu malkovro. Fakte, la iloj malkovritaj antaŭe datiĝis je 2,6 milionoj da jaroj.

Tiu nova malkovro do ebligas demonstri, ke la antaŭuloj de la homoj, disponis pri la scikapablaj kompetentecoj bezonataj por fabriki ilon, 700.000 jaroj pli frue, ol kio opiniis ĝis tiam la esploristoj.

http://www.lexpress.fr/actualite/sciences/les-plus-anciens-outils-du-monde-decouverts-au-kenya_1681763.html

neniammilitointerni - dans scienco
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }