Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 mai 2015 2 26 /05 /mai /2015 08:09
La konstruejo de la stadiono Al-Wakra en Kataro, fotita la 4an de majo 2015 [AP Photo/Maya Alleruzzo]
La konstruejo de la stadiono Al-Wakra en Kataro, fotita la 4an de majo 2015 [AP Photo/Maya Alleruzzo]

26/05/2015

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/04/nepalo-tertremo-la-csi-petas-grandegan-internacian-strebon-la-statoj-de-golfo-devas-lasi-la-migrantajn-nepalajn-laboristojn-reveni-h

La nepalaj laboristoj sur la konstruejoj de la Mondpokalo 2022 en Kataro ne rajtas hejmenreveni por entombigi siajn mortintojn post la tertremo, laŭ la ĵurnaloj The Guardian kaj Le Nouvel Observateur.

La nepala ministerio pri laboro petis de la kataraj entreprenoj, ke ili konsentu al ties kunlandanoj specialan ferion post la tertremo, kiu okazigis 8000 mortintojn en Nepalo pasintan 25an de aprilo. Sed la permeso eliri el la teritorio estis rifuzita pro « la streĉo por fini la projektojn ĝustatempe »

Ĉirkaŭ 400.000 nepalanoj laboras nun en Kataro laŭ The Guardian.

Kataro rifuzas doni libertagojn al la nepalaj laboristoj por entombigi siajn mortintojn

Katmanduo vigle kritikis la FIFA-n kaj ties komercajn partnerojn kaj petas premon sur Kataro por plibonigi la kondiĉojn de la 1,5 miliono da migrantoj dungitaj en konstruado de infrastrukturoj. Ĝis tiam sensukcese.

La aziaj landoj siaflanke, kiuj provizas laboristojn, malemas priparoli la temon, pro timo kolerigi Kataron.

Internacia Amnestio ĵus publikigis raporton, asertante ke Kataro ne respektas siajn promesojn plibonigi la laborkondiĉojn kaj starigi novan leĝaron por protekti la eksterlandajn laboristojn.

http://www.rts.ch/info/monde/6809880-le-qatar-refuse-un-conge-aux-ouvriers-nepalais-pour-aller-enterrer-leurs-morts.html?rts_source=rss_t

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }