/image%2F0553642%2F20150511%2Fob_b5d5c2_toronto.jpg)
11/05/2015
Pli ol 120 metallaboristoj estis devigataj striki antaŭ pli ol 20 monatoj, ĉar ili ne konsentis ke Crown Holdings, unu el la plej gravaj fabrikistoj de trinkaĵskatoloj en la mondo, pagu ĝis 42% malplikoste la novajn dungitojn por fari la saman laboron ol ili.
Kelkajn monatojn antaŭ ol ili devige surstratiĝis, la firmao duobligis siajn profitojn kaj rekompencis tiujn laboristojn per premio de plej bona uzino en Nord-Ameriko. Nun, Crown anoncas ke eĉ kun redukto de 33% el la salajroj, plejparte de ni ne estos repostenigitaj.
La rezulto de tiu striko havas implicojn por ĉiuj kanadanoj. Se Crown venkas, la laboristoj povos perdi sian postenon ĉar ili plenumis sian strikrajton. Oni povas imagi, kio okazos se aliaj dungintoj en Kanado komencas tiun praktikon de konstanta anstataŭigado.
Ni petas de vi sendi mesaĝon al la Ĉefministro de Ontario, Kathleen Wynne kaj la ministro pri Laboro, Kevin Flynn, por ke ili alprenu pliajn aranĝojn por plifortigi la rajton de la laboristoj, kaj malebligi komencon de nova periodo de kontraŭsindikataj praktikoj en Kanado.
/image%2F0553642%2F20150511%2Fob_387ebc_ontario.png)
Retmesaĝo :
Sinjorino Ĉefministro Wynne kaj Sinjoro Ministro de Laboro Flynn,
Dum ni salutas vian iniciaton pri industria enketo kaj nomumon de mediaciisto por solvi la strikon dum 20 monatoj ĉe Crown Holdings, tio ŝajnas nesufiĉa por haltigi tiun tragedion.
Crown Holdings manifestis plenan malestimon kontraŭ la kanadaj laboristoj trudante 120 membrojn de la sekcio 9176 al striko. Tiuj laboristoj volis malhelpi la firmaon redukti je 42% la salajrojn de la novaj dungitoj. Tiuj laboristoj ricevis premion pri plej bona uzino en Nord-Ameriko post duobligo de profitoj de Crown.
Crown malhelpis ĉiajn intertraktatajn solvojn de la striko, proponante regresajn aranĝojn inter kiuj nuligon de la emeritiĝa reĝimo kaj reduktadon de ĉiuj salajroj ĝis 33%. Crown deziras maldungi senmotive 34 salajrulojn, ĉar ili plenumis sian strikrajton, kaj anstataŭigi plejparte el la dungitoj per senspertaj anstataŭuloj, aŭ pli grave, personojn kiuj konsentis anstataŭi la strikantojn.
Crown posedas pli ol 140 uzinojn en la mondo kaj favoran monkeston. La sindikatanaj laboristoj de Crown scias ke solaj, ili ne plu povas solvi tiun konflikton kaj akiri justan kontrakton. Ili bezonas helpon de sia registaro por malhelpi tiun senkompatan multnacian firmaon trudi precedencon en Kanado, ebligante anstataŭi laboristojn pro striko. Neŭtraleco ne plu estas elekteblaĵo.
Mi admonas vin plirapidigi la industrian enketon kaj la nunan mediacion por instigi ilin al rapida solvo. Dudek monatoj, el kiuj du malvarmegaj vintroj en strikposteno, sufiĉas kiel sufero por tiuj laboristoj kaj ties familioj.
Kampanjo en Esperanto :
http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=2708