
22/05/2015
La kompanio, kiu ekspluatas la naftokondukilon, kies ellasiĝo estigis naftoverŝon laŭlonge de la kaliforniaj marbordoj, promesis ĵaŭdon 21an de majo, ke «ili faros ĉion eblan» por purigi la nafton, sed demandoj stariĝis koncerne la praktikojn de tiu entrepreno.
La firmao "Plains All American Pipeline" asertis, ke ĉirkaŭ 3.000 litroj da nafto estis reakiritaj el la 80.000, kiuj ellasiĝis en la oceanon apud Santa Barbara, nord-okcidente de Los-Anĝeleso. La ellasiĝo estigis tavolon je ĉirkaŭ 14 kilometroj longa precizigis la aŭtoritatoj, kiuj dekretis urĝan staton en tiu turisma zono.
Antaŭaj akcidentoj
Entute, preskaŭ 400.000 litroj da nafto ellasiĝis el naftokondukilo situanta surtere, apud la marbordo. Sed parto de la nafto fluadis en elĵetaj kondukiloj, elverŝiĝis en la oceanon, kio okazigis la naftoellasiĝon.
Ĵaŭdon, la ĵurnalo Los Angeles Times raportis plurajn antaŭajn akcidentojn ĉe la naftokondukiloj ekspluatataj de "Plains All Americans": laŭ la ĵurnalo, kiu mencias oficialajn nombrojn, la akcidenta procento en naftokondukiloj ekspluatataj de tiu entrepreno estas trioble pli alta ol la nacia averaĝo. Nur kvar kompanioj havas tiukampe pli malbonajn rezultojn en Usono. De post 2006, la diversaj ellasiĝoj kaj akcidentoj kaŭzitaj de naftokondukiloj estigis pli ol 23 milionojn da dolaroj da difektaĵoj, kaj pli ol 2,6 milionoj da litroj da danĝeraj produktaĵoj ellasiĝis el naftokondukiloj.

« Valoroj »
S° Hodgins asertis ĵaŭdon ke post 2007 lia entrepreno «elspezis pli ol 1,3 miliardon da dolaroj por aranĝi, ripari kaj plibonigi» la instalaĵojn. «La sekureco simple ne nur estas nia prioritato, ĝi estas unu el niaj fundamentaj valoroj. La prioritatoj povas kelkfoje ŝanĝiĝi, sed la valoroj de entrepreno neniam ŝanĝiĝas», li daŭrigis. Li aldonis ke "Plains All Americans" konstruadis pli ol 3 700 kilometrojn da naftokondukiloj «sen incidentoj».
La koncerna naftokondukilo, 60 centimetrojn diametra, datiĝas de 1987. Ĝi transportas la nafton el ekstraktaj ŝaktoj de la ĉirkaŭaĵoj, al pluraj stokejoj sude de Kalifornio. Ĝi havas fluokvanton po pli ol 190.000 litrojn hore.