Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 mai 2015 7 31 /05 /mai /2015 09:28
Junia numero de « Le monde Diplomatique » en Esperanto

31/05/2015

Kiel eviti la politikan konfuzadon - Serge HALIMI

Per sia aserto, ke „s-ino Le Pen [la prezidant-kandidato de la franca ekstrem-dekstro] parolas kiel komunista flugfolio de la 1970-aj jaroj” s-ro François Hollande [la prozidanto de Francujo, de la Socialista Partio] kontribuis al la konfuzo de la politikaj orientiloj en Francujo. La multiĝo de aliancoj inter ŝtatoj, kiu estas inter si apriore kontraŭaj pri ĉio, faras ankaŭ la internaciajn rilatojn malfacile kompreneblaj. Kaj la informaĵoj sin sekvas ĉiam pli rapide, kio kreskigas la ĝeneralan (...)

http://eo.mondediplo.com/article2223.html

La internaciismo tempe de la Pariza Komunumo – Kristin ROSS

Multaj historiistoj analizis la Parizan Komunumon kiel patriotan ribelon kiu originis rekte ĉe la konfisko de la kanonoj de la Nacia Gvardio en marto 1871. Sed la intelektaj bazoj de tiu ribelo ŝajnas esti pli malnovaj : jam en 1868 politikaj kluboj kaj popolaj kunvenoj de la ĉefurbo, civitanoj postulis la „Universalan Respublikon“. En aprilo 1871, en la plej bona momento de la Pariza Komunumo, sep mil londonaj laboristoj organizis manifestacion de solidareco kun siaj parizaj kamaradoj, kaj (...)

http://eo.mondediplo.com/article2229.html

Kiam Kubo debatas - Janette HABEL

La anonco de oficiala vizito de la franca prezidanto en Kubo, la 11-an de majo 2015, montris novan etapon de degelo inter Havano kaj la okcidentaj registaroj. Jam en aprilo la kuba ŝtatestro Raúl Catro kaj lia usona kolego Barack Obama faris historian manpremon dum la pintkunveno de Ameriko. Akceliĝo de la historio, kiu vekas seriozajn demandojn en Kubo ... En la jaro 2018, s-ro Raúl Castro, kiu estos tiam 86-jara, ne komencos novan mandaton de prezidanto. En tri jaroj, la generacio de la (...)

http://eo.mondediplo.com/article2222.html

La kosto de unulingvismo - Dominique HOPPE

Estas mito ke la vasta uzo de la angla lingvo en internaciaj organizaĵoj ebligos grandajn monŝparojn. Ekzameno de la realaj kostoj metas en perspektivon ĉi tiun aserton kiu estas bazita sur nekompleta kaj antaŭjuĝa vidpunkto. La altrudo de ununura lingvo estigas maljustaĵojn kaj erarojn, sed la lingva diverseco stimulas demokratan viglecon kaj la utiligon de rajtoj. La lingva politiko estas la objekto de intensaj debatoj en internaciaj organizaĵoj. Kvankam estas laŭstatutaj reguloj difinantaj (...)

http://eo.mondediplo.com/article2228.html

Embaraso ĉirkaŭ la vendoj de armiloj - Philippe LEYMARIE

Diskrete kaj senbrue, la germana eksportanta potenculo ankaŭ esprimiĝas en la kampo de armilaroj. Tio nutras viglan debaton ĉe niaj najbaroj aliflanke de Rejno « HONTINDAS, ke Germanujo estas inter la plej gravaj eksportantoj de armiloj el la mondo » laŭtis en januaro 2015 la germana ministro pri ekonomio, s-ro Sigmar Gabriel. En 2014, la Federacia Respubliko Germanujo estis ja la tria sur la listo de la kanonvendistoj, malantaŭ Usono (31 % de la tutmonda merkato) kaj Rusujo (27 %), kaj antaŭ (...)

http://eo.mondediplo.com/article2227.html

http://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }