07/05/2015
Dekduo da japanaj civitanoj apelaciis, merkredon 6an de majo, pri la justica decido de la provinco Fukuoka, permesi refunkciadon de du nukleaj reaktoroj.
La grupo de opoziciuloj volas haltigi la nunan procezon kiu antaŭvidas refunkciadon de almenaŭ unu el la unuoj Sendai 1 kaj 2 (sud-okcidente de la lando) ekde ĉi-somere, laŭ planoj de la kompanio Kyushu Electric Power.
Nun, neniu el la 48 reaktoroj de la Arkipelago plu funkcias (sen kalkuli la 6 reaktorojn detruitajn dum la Fukuŝima katastrofo en marto 2011).
La registaro deziras refunkciadon
La 22an de aprilo, tribunalo juĝis kiel « raciaj » la kriterioj pri sekureco sur kiuj sin apogis la nuklea aŭtoritato por liveri la atestilon pri konformeco al la novaj normoj de Sendai 1 kaj 2. Ĝi do fakte permesis refunkciadon.
Tamen, unu semajnon antaŭe, alia tribunalo blokis la refunkciadon de du aliaj reaktoroj, Takahama 3 kaj 4 pro tio, ke la kontraŭtertremaj aranĝoj ŝajnis nesufiĉaj. Tiu precedenco donas esperon al la kontraŭnukleuloj.
La registaro siaflanke pledas de antaŭ du jaroj por ke « ĉiuj reaktoroj juĝitaj kiel sekuraj refunkciadu », argumentante ke la japana ekonomio ne povas prosperi sen nuklea energio. Tamen la proceduroj tre malrapidas : ĝis nun, nur Sendai 1 kaj 2 kaj Takahama 3 kaj 4 ricevis prespermeson de la organizanto, kaj la aprobo de la lokaj elektitoj validas nur por la du unuaj reaktoroj. Krome, el la 48 unuoj de la lando, almenaŭ kvin estos tute malmuntitaj.