Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 mai 2015 6 30 /05 /mai /2015 18:31
Italio : novaj sklavinoj en la kampoj sude de Italio

30/05/2015

Ni konas la problemon, nesolvitan, pri la migrantoj ekspluatataj kiel sklavoj en la sudaj regionoj de Italio por rikolto de tomatoj kaj aliaj fruktoj. Sed ni malpli aŭdas pri la Italinoj, kiuj ege suferas pro la krizo kaj estas truditaj akcepti nehumanajn kondiĉojn por salajro je malpli ol 30 eŭroj tage, laborante dek sinsekvajn horojn en la kampoj. La ĵurnalo "La Repubblica" ĵus publikigis enketon pri la sorto de tiuj agrokulturaj laboristinoj. Nur en la regiono Apulio, pli ol 40.000 da ili estas sub-pagitaj por laboroj ofte lacegigaj.

Iom pli ol 4 milionoj da personoj loĝas en la regiono Apulio kaj ties ekonomio baziĝas ĉefe sur agrokulturo. Tio estas unu el la regionoj plej tuŝataj de la krizo en Italio, lando kie minimuma salajro ne ekzistas. Laŭ la plej freŝdataj statistikoj, oni nombras 21,5% da senlaboruloj. Tiu procento atingas 58% en la aktiva populacio 15 ĝis 24-jaraĝa.

Inter la senlaboruloj, miloj da virinoj, ofte junaj patrinoj kun familio, ne havas alian elekton ol akcepti sub-salajrojn.

Ili estas aparte dezirataj por la rikolto de fragoj kaj ĉerizoj. Tiuj malfortikaj fruktoj necesigas lertajn kaj delikatajn manojn. Pri rikolto de fragoj, produktisto eksplikas ke li nun dungas nur Italinojn ĉar ili estas malpli ribelemaj ol la migrantoj, kaj pli volonte akceptas laboron kiu necesigas fleksi la spinon almenaŭ sep horojn tage dum la rikolta sezono.

Italio : novaj sklavinoj en la kampoj sude de Italio

Silento regas

De vilaĝo al vilaĝo, aliaj virinoj estas utiligitaj kiel perantoj por dungado de italaj laboristinoj. Ili kolektas la laborpetojn, tiam liveras listojn de nomoj, kun telefona numero al agrokulturaj submastroj, la famaj « caporali » (kaporaloj). Tiuj ĉi liveras la laboristinojn al la mastroj de agrokulturaj ekspluatejoj. Ili akiras profiton postulante de ĉiu laboristino tributon sur transporto, nutrado, akvo kaj kompreneble sur la ĉiutagaj mongajnoj.

Laŭ la taksadoj de la CGIL, Itala ĝenerala konfederacio de laboro, la virinoj dungitaj por rikolto de fragoj ricevas po ĉirkaŭ 4 eŭrojn hore. Se ili estas laŭleĝe deklaritaj, ili estas tiaj por duontempo, eĉ se ili laboras 10 aŭ 15 horojn tage en la kampoj, aŭ en la tenejoj por enpakado.

La aŭtoritatoj plene konscias pri la situacio, sed aperas senpovaj. Laŭ la datumoj de la Ministerio pri internaj aferoj, en 2014, 1818 inspektadoj okazis en Apulio kaj la laborinspektistoj nombris, averaĝe, malpli ol du agrokulturaj laboristoj en neregula situacio en ĉiu kontrolita entrepreno… Do unue, la inspektadoj estas nesufiĉaj kaj tro supraĵaj. Due, silento regnas ĉar la virinoj, kiuj estas traktataj kiel sklavinoj, ofte estas patrinoj kun familio kaj ne povas rezigni pri dudek eŭroj tage.

http://www.rfi.fr/europe/20150527-italiennes-nouvelles-esclaves-champs-pouilles/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }