Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 mai 2015 6 02 /05 /mai /2015 13:00
REUTERS/Ronen Zvulun

02/05/2015

Foto : kolizioj inter policistoj kaj manifestaciantoj, post mobilizado de etiopidevenaj israelanoj kontraŭ la policaj perfortoj, la 30-an de aprilo. 

Preskaŭ 2000 etiopidevenaj israelanoj manifestaciis ĵaŭdon 30an de aprilo en Jerusalemo, por protesti kontraŭ la policaj perfortoj kaj rasismo, pri kiuj ili estas viktimoj, laŭ ili. Kolizioj okazis kun la policistoj.

La etoso estis streĉita ĵaŭdon apud la rezidejo de la Ĉefministro en Jerusalemo, dum policistoj provis disigi manifestacion. La protestantoj estas israelanoj etiopidevenaj. Ili koleras, ĉar membro de ilia komunumo, juna soldato, estis perforte frapita de policistoj. La sceno, filmita, ege ŝokis.

«Soldato etiopidevena estis sur la strato, kaj tri policistoj alvenis kaj frapis lin. Li nenion faris. Tio ofte okazas, la policistoj frapas la homojn, ĉar ili estas nigraj. Ĝis tiam, ni restadis trankvilaj sed nun ni bezonas krii kaj diri tion, kion ni opinias pri la polico, la registaro en Israelo, la rasismo, kiu ekzistas ĉi tie», eksplikas manifestaciantino.

Tiuj Etiopianoj estas israelaj judoj, kaj estas laŭ ili diskriminaciataj pro sia haŭtkoloro. «Ni ĉiuj soldatiĝas, ni estas israelaj civitanoj, kelkaj etiopiaj infanoj naskiĝis en Israelo, do kial ĉio ĉi?» demandas alia manifestaciantino.

La Ĉefministro Benjamin Netanjahu kondamnis la misagojn de kelkaj policistoj, kaj petis kvietiĝon. Grava polica aranĝo estis deplojita en la urbo-centro.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }