05/05/2015
Kvindeko da personoj estis vundita dum kolizioj, dimanĉon vespere en Tel-Avivo, post kolektiĝo kontraŭ policaj perfortoj kaj diskriminacio, de kio estas viktimoj la etiopidevenaj israelanoj. La ĉevalpolico uzadis surdigajn grenadojn por disigi la homamason kaj malhelpi ĝin sturmi la Tel-Avivan urbodomon. Video montranta du policistojn frapantajn, unu semajnon antaŭe en Holono (apud Tel-Avivo), etiopidevenan soldaton estigis koleron de tiu komunumo. Pli ol 135.000 etiopidevenaj judoj vivas en Israelo. Ili originas de komunumoj kiuj estis malfrue agnoskitaj de la religiaj aŭtoritatoj de Israelo, kiel membroj de la juda kredo.