08/05/2015
La laboristaj aktivuloj en Irano unu plian fojon estas viktimoj de persekutadoj dum siaj laŭleĝaj kaj legitimaj sindikataj aktivaĵoj. Unu tagon antaŭ la 1-a de majo, la 29an de aprilo 2015, Davood Razavi kaj Ebrahim Madadi el Sindikato de busŝoforoj de Teherano kaj ties ĉirkaŭaĵoj, estis arestitaj kaj malliberigitaj en la sektoro 209 de la malliberejo Evin, kie la politikaj malliberuloj estas detenitaj. Pli frue, la 28an de aprilo 2015, ankaŭ Mahmoud Salehi kaj Osman Ismaili, el la Komitato de kunordigado kaj formado de laboristaj organizaĵoj estis arestitaj. Ankaŭ aliaj incidentoj kontraŭ sindikataj aktivuloj estas menciitaj.
Retmesaĝo :
Ajatolo Ali Ĥamenei,
Mi skribas al vi koncerne arestadon kaj malliberigon de Davood Razavi kaj Ebrahim Madadi el Sindikato de busŝoforoj de Teherano kaj ties ĉirkaŭaĵoj, la 29an de aprilo 2015, kaj Mahmoud Salehi kaj Osman Ismaili, el la komitato de kunordigado kaj formado de laboristaj organizaĵoj, la 28an de aprilo 2015. Estas neimageble, ke tiuj viroj suferu, unu plian fojon, pri persekutoj pro siaj laŭleĝaj kaj legitimaj sindikataj aktivaĵoj. Ŝajnas ke tiuj kvar arestadoj ne estas unikaj kazoj, kaj ke okazis aliaj represiaj agadoj kontraŭ sindikataj aktivuloj. Mi do petas de vi enketon pri la cirkonstancoj de tiuj incidentoj por inversigi ilin.
Kampanjo en Esperanto:
http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=2715