Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 mai 2015 2 19 /05 /mai /2015 12:48
Rohingjaj migrantoj vicumas por manĝado post sia alveno en Indonezio, la 17an de majo 2015. REUTERS/Beawiharta
Rohingjaj migrantoj vicumas por manĝado post sia alveno en Indonezio, la 17an de majo 2015. REUTERS/Beawiharta

19/05/2015

Tajlando, Malajzio kaj Indonezio pluigas sian drastan politikon koncerne la migrantojn, kiuj plu alfluadas ĉe iliaj marbordoj. Tiuj tri landoj forpuŝas al marvasto la ŝipojn kiuj transportas milojn da personoj, plejparte devenantaj de Birmo kaj Bangladeŝo. Pro tio, 8.000 personoj perdiĝis plenmare. Kelkaj centoj da ili tamen estis akceptitaj en Indonezio. Fiŝkaptistoj kaj loĝantoj emociitaj de ilia sorto iniciatis por helpi tiujn rifuĝintojn.

Ili estis plenmare dum monatoj. Ĉiuj estis malsategaj kaj soifantaj, kelkaj tiel malfortiĝintaj, ke ili devis esti kondukitaj per brankardoj.

Indoneziaj fiŝkaptistoj decidis helpi plurajn centojn da migrantoj tiujn pasintajn tagojn post la ŝippereo, kaj tio, malgraŭ la politiko de ilia registaro.

Same kiel siaj malajzia kaj tajlanda najbaroj, Indonezio forpuŝas tiujn pereantajn ŝipojn ekster siaj teritoriaj akvoj kaj rifuzas akcepti la migrantojn, ĉar « alikaze aliaj sekvos, kaj tio kreos sociajn problemojn », eksplikas la registaro.

Indonezio : Migrantoj : solidareco de la indonezianoj fronte al senfarado de Ĝakarto

Tamen, en la provinco Aceho, okcidente de Indonezio, urĝas helpi la elsavitojn : 1.400 migrantoj alvenis surloken de pasintsemajne. Ni alportas akvon kaj nutraĵon al la rifuĝintoj kiuj gastas ĉe sportejoj eĉ kelkfoje ĉe la loĝantoj. « Tute normale, ni devas interhelpi nin inter islamanoj », eksplikas la loĝantoj. Multaj en Aceho ankaŭ memoras pri la cunamo kiu detruadis la provincon en 2004. La internacia helpo estis amasa, kaj ili opinias ke hodiaŭ, ili devas helpi siavice.

http://www.rfi.fr/asie-pacifique/20150517-migrants-solidarite-indonesiens-face-inaction-djakarta/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }