Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 mai 2015 5 08 /05 /mai /2015 16:27
László Benk
László Benk

08/05/2015

La hungara filio de la aŭstria multnacia firmao pri transportoj Hödlmayr International AG malhelpas aktivecon de sindikataj reprezentantoj kaj malinstigas la dungitojn kiuj deziras sindikataniĝi. La "Sindikato de la laboristoj de multnaciaj firmaoj" (TUWMC) kreis ties lokan organizaĵon en 2013 kun aliĝa procento de 50% ĝis 60%. Iniciate de ties membroj, TUWMC komencis intertraktadi kolektivan konvencion kun la firmao. Dum tri aŭ kvar monatoj, la intertraktadoj bone progresis, tiam estis interrompitaj pro sinteno de la dunginto. Fakte, dum tiu tempo, Hödlmayr malhelpis la aktivecon de pluraj sindikataj respondeculoj. Pli freŝdate la gvidanto de la surloka organizaĵo, László Benko, estis maldungita post interveno ĉe la tribunalo dum proceso koncerne la salajran sistemon. László Benko laboras en tiu firmao de pli ol 20 jaroj, kaj estis neniam riproĉita pri la kvalito de sia laboro. Ni postulas de Hödlmayr ke ĝi repostenigu László Benko-n kaj atingu akordon kun TUWMC pri la laborkondiĉoj kaj la ĝustaj salajroj.

Hungario : Labourstart kampanjo : Hödlmayr devas respekti la sindikatajn rajtojn

Retmesaĝo :

Mi subtenas la publikan kampanjon postulantan haltigon de la persekutado kontraŭ la sindikato de la dungitoj de via hungara filio, daŭrigon de intertraktadoj kun la "Sindikato de la laboristoj de multnaciaj firmaoj" pri kolektiva konvencio, kaj repostenigon de la loka sindikata reprezentanto, László Benk.

Kampanjo en Esperanto :

http://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=2717

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }