/image%2F0553642%2F20231106%2Fob_98fb91_militkrimoj.jpg)
28/05/2015
Internacia Amnestio asertas en raporto publikigita merkredon, ke Hamaso kulpas pri militkrimoj kontraŭ palestinaj civiluloj en Gazao dum la milito kontraŭ Israelo pasintsomere.
La 50 tagoj da alfrontiĝoj inter Israelo kaj la batalantoj de Gazao, kiuj ĉesis per batalhaltigo akceptita fine de aŭgusto, okazigis 2100 mortintojn ĉe la palestinanoj, plejparte civiluloj, laŭ la sanservoj.
Flanke de Israelo, la bilanco de la operaco protekta bordo estas je 67 mortintoj en la armeaj fortoj kaj 10 en la civilularo.
« Taĉmentoj de Hamaso plenumis perfortan kampanjon de forraboj, torturoj kaj murdoj kontraŭ Palestinanoj akuzitaj pri « kunlaboro » kun Israelo, kaj aliaj dum la militista ofensivo kondukita de Israelo kontraŭ Gazao », skribas Amnestio en tiu nova raporto.
En marto, en antaŭa studaĵo, la organizaĵo pri defendo de homaj rajtoj akuzis la israelan armeon pri militkrimoj dum la konflikto.
Hamaso kontraŭstaris tiun raporton pere de la voĉo de porparolanto, kiu kvalifikis ĝin kiel nekredindan. « Tiu raporto estas skribita kontraŭ la palestina rezistado kaj Hamaso (...). Ĝi intence troigas tion, kion ĝi priskribas ne aŭskultante ĉiujn partojn, kaj sen klopodo por kontroli la verecon de tiuj informoj », deklaris Fauzi Barhum, porparolanto de Hamaso. La movado de islama rezistado kontrolas Gazaon de 2007 post eksigo de la naciistoj de Fatah.
Laŭ atestoj kolektitaj de Amnestio por tiu nova raporto, « la administracio de Hamaso donis plenpovojn al siaj sekurecaj fortoj por plenumi abomenindajn ekscesojn inkluzive kontraŭ malliberigitaj homoj. Tiuj teruraj agoj, inter kiuj kelkaj estas militkrimoj, estis plenumitaj por venĝi kaj vastigi timon tra Gazao ».