Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 mai 2015 3 13 /05 /mai /2015 09:42
Foto : La polico provas malhelpi migrantojn atingi la kamionojn kiuj direktiĝas al Britio, en oktobro 2014 en Kalezo (PHILIPPE HUGUEN / AFP)
Foto : La polico provas malhelpi migrantojn atingi la kamionojn kiuj direktiĝas al Britio, en oktobro 2014 en Kalezo (PHILIPPE HUGUEN / AFP)

13/05/2015

Migrantoj perforte ĵetitaj de la polico super la sekura glitrelo de aŭtovojo : tion, ni povas vidi en video enretigita dimanĉon 10an de majo de la asocio Calais Migrant Solidarity.

« Ekde lundo, la ĝenerala direktoro de la polico submetis la aferon al IGPN (Ĝenerala Inspektado de la nacia polico) », anoncis la Ĝenerala Direkcio de la nacia polico (DGPN).

Tiuj scenoj okazis dum trafikŝtopoj, kiuj ofte formiĝas sur tiu vojkuniĝo. La migrantoj kaptas la okazon de tiuj trafikŝtopoj por grimpi en la remorkojn atendante ekiron al Britio.

Francio : Kalezo : video denuncas policajn perfortojn kontraŭ la migrantoj

La afero submetita al la Defendanto de rajtoj

Pridemandita de la ĵurnalo Nord-Littoral, la regiona delegito de la polica sindikato CRS Alliance, Johann Cavallero, pravigas tiujn viglajn metodojn : « Oni petas de la kolegoj forpeli la migrantojn el kamionoj por eviti akcidentojn », li eksplikas, asertante ke la deĵorantaj CRS « plenumis sian laboron, fronte al la konstanta provoko de la migrantoj kaj aktivuloj ».

Laŭ la ĵurnalo, la migrantoj, viktimoj de tiuj perfortoj ne deziras meti plendon, sed la asocio aldonos tiun videon al la dosiero jam esplorita de la Defendanto de rajtoj pri aliaj perfortoj.

http://www.francetvinfo.fr/faits-divers/calais-une-video-denonce-des-violences-policieres-contre-les-migrants_900897.html

La bildoj estis filmitaj la 5an de majo sur la aŭtovoja parto kondukante al la pramŝipa haveno en Kalezo, unu tagon post la vizito de la ministro pri Internaj aferoj, Bernard Cazeneuve. La polico de policoj enketas.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }