Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 mai 2015 4 14 /05 /mai /2015 13:52
La manifestaciantoj tenas afiŝtabulojn, kaj kuŝigis sandalojn surgrunde, dum kolektiĝo por peti justecon por la viktimoj de incendio kiu detruis uzinon de ŝuoj la 14an de majo 2015. - PHOTO: AFP -
La manifestaciantoj tenas afiŝtabulojn, kaj kuŝigis sandalojn surgrunde, dum kolektiĝo por peti justecon por la viktimoj de incendio kiu detruis uzinon de ŝuoj la 14an de majo 2015. - PHOTO: AFP -

14/05/2015

Sepdek du personoj mortis dum vigla incendio en fabrikejo de ŝuoj en Manilo, kie familioj de viktimoj akuzas la terurajn laborkondiĉojn, pri kiuj ofte suferas la laboristoj en la Aziaj evolulandoj.

Hodiaŭ, la sukuraj skipoj eltiris el cindro dekojn da korpoj de tiu duetaĝa konstruaĵo situanta en la industria areo de Valenzuelo, norde de la filipina ĉefurbo, kie la terurigitaj laboristoj estis kaptitaj unu tagon antaŭe, ŝajne pro manko de elirejoj en sufiĉa nombro, kaj manko de formado pri administracio de riskoj. « El la multaj viktimoj retrovitaj, nur restis kranioj kaj ostoj », rakontis la ĉefo de la nacia polico, Leonardo Espina.

La urbestro de la distrikto Valenzuelo anoncis ke la korpoj de 72 personoj estis ekstraktitaj de la detruaĵoj. Tiu cifero proksimigas la definitivan bilancon ĉar ĝi koincidas kun la nombro de malaperintoj. « Sen ia dubo, iu estos kulpigita pri tiuj mortoj », emfazis Leonardo Espina. « Ne gravas, ĉu temas aŭ ne pri akcidento. Homoj mortis. Ĝis nun, ni enketas por precizigi kio okazis. Sendube, iu estos kulpigita ».

Filipinoj : kolero post incendio

La incendio komencis hieraŭ meze de la tago, verŝajne kaŭzita de fajreroj de lutiloj uzitaj por ripari portalon, kaj kiu ŝajne flamigis kemiajn produktaĵojn stokitajn tute apude.

La uzino produktis malmultekostajn pantoflojn kaj sandalojn, destinitajn al la surloka merkato. Laŭ dungitoj de la fabrikejo, tiu ĉi inspiriĝis de konataj markoj kiuj produktas ekzemple ŝuojn « Havana ».

http://www.lefigaro.fr/flash-actu/2015/05/14/97001-20150514FILWWW00044-colere-aux-philippines-apres-un-incendie.php

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }