Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 mai 2015 5 29 /05 /mai /2015 09:55

29/05/2015

Fosiliaj restaĵoj de homedo estis malkovritaj en Etiopio, en la sama loko kiel la famkonata Lucy.

Li vivis dum la sama epoko, kaj en la sama loko kiel Lucy, tiu famkonata aŭstralopiteko. Fosiliaj restaĵoj da homedo, datiĝantaj de 3,3 ĝis 3,5 milionoj da jaroj, sed el malsama specio ol Lucy, estis malkovritaj de esploristoj en Etiopio.

Tio estas pruvo, laŭ tiuj esploristoj, ke pluraj specioj de prahomoj jam ĉi-epoke kunvivadis .

«Nova parenco kuniĝas kun "Lucy" en la homa genealogia arbo», opinias la "Muzeo pri natura historio de Klevlando" (Usono), kies unu el la sciencistoj, Yohannes Haile-Selassie, estas je origino de tiu malkovro.

La studaĵo publikigita merkredon en la revuo Nature iom pli difektas la hipotezon, malnovan kaj de nun tre kontestatan, ke Lucy estus «la patrino de la homaro» kaj nia rekta praulino.

La esploristoj studis superajn kaj malsuperajn makzelojn kaj izolitajn dentojn trovitajn en 2011, 35 kilometrojn for de la loko, kie vivadis la specio Australopithecus afarensis, al kiu apartenis Lucy.

La fosadoj okazis en la regiono Afaro, dezerta regiono situanta oriente de Etiopio, kaj konsiderata kiel unu el la homa naskiĝloko.

La nova specio estas nomita «Australopithecus deyiremeda». En la Afara lingvo, «deyi» signifas «proksime» kaj «remeda» signifas «parenco».

Ĝi malsimilas la specion de Lucy pro la formo kaj dimensio de la dentoj, kaj la fortika strukturo de ties malsuperaj makzeloj.

Lucy, kies skeleto estas pli ol 40% kompleta kun 52 ostoj, estis malkovrita en 1974 fare de skipo, al kiu apartenis Donald Johanson, Maurice Taieb kaj Yves Coppens. Aĝa je 3,2 milionoj da jaroj, ŝi altis je 1,10 metro, estis dupiedulino sed ankaŭ grimpantino.

http://actu.orange.fr/une/decouverte-d-un-australopitheque-voisin-de-la-celebre-lucy-afp-s_CNT000000ayjic.html

neniammilitointerni - dans scienco
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }