Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 mai 2015 4 21 /05 /mai /2015 20:59
Ekvadoro :  Chevron filmita ĉe l’ freŝa faro, provante kaŝi siajn deliktojn

21/05/2015

Nova peripetio en la konflikto inter Chevron kaj la ekvadoraj komunumoj, kiuj volas meti la multnacian firmaon fronte al siaj respondecoj pri la katastrofa poluado kion ĝi kaŭzis en iliaj teritorioj. Video kaŝe transdonita al defendantoj de la viktimoj, montras dungitojn de Chevron okupitajn forviŝi la spurojn de tiu poluado, kaj serĉantajn - vane – « purajn » grundojn por prezenti al justico.

« Revolvero plu fumanta » : tian la usona NRO Amazon Watch priskribas la videajn bildojn transdonitajn de alarmlanĉisto, verŝajne dungito de Chevron. En tiu video, oni vidas agentojn de la usona petrolisto vane provantajn kolekti specimenojn da « puraj » grundoj – t.e sen spuroj da nafto-poluado – en preparo de la proceso kiun la viktimoj komencis ĉe la ekvadora justico.

Ekvadoro :  Chevron filmita ĉe l’ freŝa faro, provante kaŝi siajn deliktojn

La strategio sekvata de la entrepreno estis nei la realecon de poluado kaj de ties sanitaraj efikoj por la surloka loĝantaro, asertante ke ĝi purigis ĉion eblan. Chevron finfine estis kondamnita en 2012 al pago de 9,5 miliardoj da dolaroj al la komunumoj, por purigi siajn teritoriojn. La petrola giganto rifuzis apliki la punon, kaj ambaŭ partoj engaĝiĝis en juran batalon en pluraj landoj samtempe, eĉ ĉe la Internacia Puna Kortumo.

http://multinationales.org/Flagrant-delit-comment-Chevron-a-tente-de-dissimuler-ses-forfaits-en-Equateur

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }