/image%2F0553642%2F20150520%2Fob_94cf65_egiptio1.jpg)
20/05/2015
Seksaj perfortoj plenumitaj de la sekurecaj fortoj en Egiptio notinde kreskis de post la defalo de la islama prezidento Mohamed Morsi en 2013, asertis mardon la FIDH, kiu denuncas « politikan strategion » celantan « silentigi » ĉian opozicion.
De kiam armeo eksigis la prezidenton Morsi, la organizaĵoj pri homaj rajtoj denuncas regule la malrespektojn plenumitajn tiuteme fare de la aŭtoritatoj.
Policistoj kaj soldatoj tiel mortigis pli ol 1.400 islamajn manifestaciantojn, malliberigis almenaŭ 15.000 personojn, dum centoj estis mortokondamnitaj en amasaj rapidaj procesoj, kvalifikitaj de UN kiel « senprecedencaj en la antaŭnelonga historio » de la mondo.
En raporto, la "Internacia Federacio de la ligoj pri homaj rajtoj" (FIDH) denuncas « la rektan implikon de policistoj, agentoj de spionservado, de nacia sekureco kaj militistoj » en seksaj perfortoj.
« La raportitaj kazoj mencias seksperfortojn, seksperfortojn per objektoj, testoj de anusa kaj vagina virgecoj, elektrokuto de generaj organoj (…) seksaj ĉantaĝoj », laŭ komunikaĵo. « La simileco en la uzitaj metodoj, kaj la ĝenerala nepuniteco pri kiu ĝuas la plenumantoj de seksaj perfortoj pruvas ke temas pri senhontega politika strategio celante buŝoŝtopi la civilan socion kaj silentigi opozicion », denuncis la prezidento de la FIDH, Karim Lahiĝi.
/image%2F0553642%2F20150520%2Fob_ca5a44_fidh-logo.png)
« Impliko de la sekurecaj fortoj en la multokazantaj seksaj agresoj dum traserĉadoj, sekuraj kontroloj kaj pridemandadoj eĉ ene de la juraj kaj policaj institucioj, malinstigas la viktimojn plendi, kaj nutradas ĝeneralan nepunitecan etoson, kiu kontribuas al banaligo de tiuj praktikoj », substrekas la komunikaĵo.
/image%2F0553642%2F20150520%2Fob_b6def1_egiptio.png)
La eks-ĉefo de la armeo Abdel Fattah al-Sissi, motoro de la defalo de S° Morsi, elektita kiel prezidento en 2014 post forigo de ĉia opozicio, islamisto sed ankaŭ laiko, estas akuzata fare de la defendantoj de homaj rajtoj pri starigo de reĝimo eĉ pli represia ol tiu de Hosni Moubarak, ĉefo renversita en 2011 fare de populara movado.
« Krom la opoziciuloj (…), la viktimoj povas esti ankaŭ reprezentantoj de lokaj NROj, virinoj, neplenaĝuloj, studentoj kaj ĉiuj personoj kies sinteno estas rigardata kiel « devianta » fare de la policistoj », laŭ la NRO.