/image%2F0553642%2F20150520%2Fob_8dc962_cisjordanio.jpg)
20/05/2015
Temas pri trimonata eksperimento, starigita post peto de la premgrupo de kolonianoj de Cisjordanio.
La Palestinanoj el Cisjordanio, kiuj iras ĉiutage en Israelon por labori, ne plu rajtas ekde ĉi-merkredo uzadi la samajn busojn ol la Israelanoj por rehejmeniĝi, indikis respondeculino de la Ministrejo pri Defendo.
Kadre de trimonata provprojekto, « La Palestinanoj, kiuj laboras en Israelo rehejmeniĝos ekde merkredo per la sama pasejo, ne uzante la samajn busojn ol la loĝantoj de Judeo-Samario », okupata Cisjordanio, indikis tiu respondeculino.
La miloj da palestinanoj dungitaj de Israelo devas nun uzadi kvar pasejojn por atingi sian laborlokon kaj rehejmeniĝi per la sama pasejo. Revenante Cisjordanion, la Palestinanoj devas uzadi la palestinajn busojn por reveni hejmen, ne la israelajn busojn.
/image%2F0553642%2F20150520%2Fob_180c1a_cisjordanio.jpg)
Laŭ la publika radio, la ministrejo pri Defendo, Moŝé Jaalon, je origino de tiu decido « deduktos konsekvencojn el tiu eksperimento post trimonata periodo ». La radio precizigis ke la opinio de la ministro estas ke tiuj aranĝoj ebligos « pli bone kontroli la Palestinanojn kiuj eliras el Israelo, kaj redukti la sekurecajn danĝerojn ».
Tiujn disponojn postulis la premgrupo de kolonianoj de Cisjordanio, regiono okupata de jaroj.
Lastminute : Netanjahu rapide reagis. La israela ĉefministro ordonis interrompon de tiu dispono apenaŭ validigita.
Daŭrigota afero…