Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 mai 2015 4 28 /05 /mai /2015 20:49
Ĉinio : miloj da personoj subite protestas kontraŭ la alta procento da kancero ligita al poluado de uzino en la urbo Tjanĝino

28/05/2015

Miloj da personoj subite surstratiĝis en la ĉina urbo Tjanĝino tiujn pasintajn tagojn por protesti kontraŭ la poluado supozita kancerogena de uzino pri fero kaj ŝtalo situanta en la kvartalo Gegu.

Merkredon, la protestado daŭris meze de forta polica ĉeesto antaŭ la pordoj de la uzino Rongcheng en Tjanĝino.

Mardon, jam pluraj miloj da lokaj koleraj loĝantoj alfrontis policon. La manifestaciantoj asertas, ke pluraj personoj estis vunditaj dum tiuj alfrontiĝoj.

Surloka loĝanto, kromnomita Xue, asertas ke duono el la loĝantaro de la kantono, t.e 8000 personoj entute, manifestacias de pluraj tagoj, sed ĝis nun neniu respondeculo, nek de la uzino, nek de la registaro, respondis niajn demandojn, deklaris Xue.

« Ni nur deziras vivi, ne suferantaj de la uzina poluado », li diris. Poluado estas ĉie videbla, en aero, akvo, grundoj. « Estas terura odoro verŝajne venena kiu eliras el la kamentuboj nokte kaj tage » li diris, aldonante : « Ĉirkaŭ 20% el la loĝantaro estas tuŝataj de kancero ĉi tie ». « La malsanulejo de Tjanĝino, estas unu el la ĉefaj malsanulejoj specialigitaj pri kancero en Ĉinio, tio estas pruvo. Specifa tumoro en tiu urbo, kion la kuracistoj nomas Tumoro Gegu estas traktata ĉi tie, deklaris Xue.

Ĉinio : miloj da personoj subite protestas kontraŭ la alta procento da kancero ligita al poluado de uzino en la urbo Tjanĝino

Ripetataj plendoj

Manifestaciantino kromnomita Zhang konfirmas ke la uzino Rongcheng havas gravajn konsekvencojn por la surloka medio, sed ke nenio estas farita de la aŭtoritatoj malgraŭ ripetataj plendoj de la loka loĝantaro.

« La registaro ne respondas al niaj plendoj, kaj ne atentas niajn demandojn », ŝi diras.

Li Zhanpeng, Ŝtata funkciulo kiu respondis telefone al la registaro de la kantono Gegu, deklaris ke la lokaj estroj nun kunvenas por mastrumi la situacion.

Mardon, la registaro publikigis malfermitan leteron al la lokaj loĝantoj engaĝiĝintaj favore al starigo de laborteamo por ekzameni la asertojn de la ĉirkaŭaj loĝantoj kiuj nun manifestacias.

Tamen « Ni esperas ke tiuj lokaj manifestacioj restos kadre de la leĝo » konkludas la letero.

http://naturealerte.blogspot.fr/2015/05/28052015chine-des-milliers-de-personnes.html

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }