/image%2F0553642%2F20150515%2Fob_586d3a_valparaiso-4.jpg)
15/05/2015
Studenta manifestacio degeneris ĉi-ĵaŭdon kaj okazigis la morton de du junuloj, 18 kaj 24-jaraĝaj, en Valparaiso.
Ili estis mortigitaj dum ili desegnis grafition sur montrofenestro, fare de la filo de la proprietulo, 22-jaraĝa.
En ĉefurbo Santiago, alfrontiĝoj inter manifestaciantoj kaj polico ekestis fine de la defilado.
Tiuj manifestacioj enskribiĝas en vasta movado de kontestado, per defiladoj kiuj okazis en pluraj grandaj urboj de la lando.
De pluraj jaroj, la ĉiliaj studentoj postulas kvalitan publikan edukadon, kaj profundan reformon de la eduksistemo, privatigita kaj neegaleca, heredita de la diktaturo de Augusto Pinochet.
/image%2F0553642%2F20150515%2Fob_f2d9af_chilio.png)
En januaro, la unua parto de la reformo promesita de la prezidentino Michelle Bachelet estis aprobita kiam ŝi haltigis selektadon de la studentoj, kaj la profitojn realigitajn de la lernejoj subvenciitaj de la Ŝtato.
Sed restas por fari la plej malfacilan aferon : senpagecon de la universitato por 70% el plej malriĉaj loĝantoj.
http://fr.euronews.com/2015/05/14/chili-deux-morts-en-marge-d-une-manifestation-a-valparaiso/