Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 mai 2015 7 24 /05 /mai /2015 14:57
Sur la flagrubando : « Tutmonda marŝado en Uagaduguo : For Monsanto ! Por nutraĵa suvereneco - Civitana kolektivo por agroekologio
Sur la flagrubando : « Tutmonda marŝado en Uagaduguo : For Monsanto ! Por nutraĵa suvereneco - Civitana kolektivo por agroekologio

24/05/2015

En Uagaduguo, duon-milo da personoj kolektiĝis sabaton. La lando estas rekte koncernata de la GMO-kulturoj : la produkto de transgenaj kotonoj estis enigita kun helpo de Monsanto en 2009. La manifestaciantoj petas de la aŭtoritatoj moratorion de pluraj jaroj, dum la tempo taksi la veran riskon de la transgenaj kulturoj kontraŭ sano.

El la buŝoj de la aktivuloj de la "Civitana kolektivo por agroekologio", eliĝis fasko da sloganoj raportitaj de korespondanto Yaya Boudani : « Monsanto, ne ! Mia sano, jes ! » ; « La GMO, solvo kiu fariĝas problemo ! ». Blandine Sankara, el la asocio Yelemani, alparolas : « Kial hodiaŭ, lando kiel Burkina povas konsenti pri GMO ? Ni ne havas rimedojn por trakti la problemojn de kanceroj, de publika sano en nia lando. »

Laŭ la organizantoj, la firmao Monsanto intencas enigi maizon kaj sorgon genetike modifitajn en la kampoj, kaj tio pligravigas la maltrankvilon de kelkaj bredistoj. Usman Tiendrebeogo, ĝenerala sekretario de la "Nacia sindikato de la laboristoj en agro-paŝtistismo", esprimas tiun maltrankvilon : « En difinita momento… la bestoj mortis manĝante la tigojn de GMO-kotonoj. »

Burkino : Manifestacio kontraŭ la GMOj de Monsanto

La organizantoj de la marŝado, kiu deponis memorandon ĉe la transira burkina registaro, deziras haltigon de la transgena kultivado dum dek jaroj, bezonata tempo por daŭre pripensi kaj esplori la aferon. Jean-Didier Zongo, profesoro pri genetiko kaj plibonigo de plantoj, eksplikas : « Ni rifuzas tion. Precipe ĉar tio estas scienco en evoluado ; kaj la domaĝoj estas egaj kaj ni ne scias kiel kontraŭi ilin. »

Laŭ la teknika konsilisto de la ministro taskita pri Agrikulturo, la memorando de la manifestaciantoj estos ekzamenita kun « la plej granda atento ».

http://www.rfi.fr/science/20150524-monsanto-ogm-marche-mondiale-france-burkina-faso-bresil-agrotoxiques-/

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }