Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 mai 2015 7 24 /05 /mai /2015 17:14
Brazilo : paradizo de Monsanto

24/05/2015

En Brazilo, la semoj de Monsanto ĉieestas. Tiu lando, monda agrikultura giganto, estas ankaŭ unu el la plej gravaj uzantoj de agrovenenaĵoj. Sabaton, la marŝadoj organizitaj en Brazilo kontraŭ Monsanto kaj GMOj ne efikis kiel esperite de la organizaĵoj.

Kelkaj miloj da manifestaciantoj kolektiĝis en la grandaj urboj ; apenaŭ kelkaj centoj da personoj en Rio-de-Ĵanejro, apenaŭ pli en la ekonomia ĉefurbo San Paŭlo.

La batalo kontraŭ la GMOj kaj agrovenenaĵoj ne estas prioritato de la brazilanoj, kiuj estas de ili tre grandaj uzantoj kaj konsumantoj, eksplikas en Rio François Cardonna.

En Brazilo, la GMOj estas permesataj de 2003. La lando estas la dua produktanto de sojfabo en la mondo, kiun ĝi eksportas en Eŭropo kaj Ĉinio kaj preskaŭ 90% el ĝia rikolto estas genetike modifitaj, pli ol duono el la maizaj semoj. Same pri kotono.

Brazilo : paradizo de Monsanto

Brazilo okupas la duan rangon en la monda klasifiko pri uzantoj de agrovenenaj produktaĵoj, tuj post Usono. La multnaciaj firmaoj de la sektoro, kiel Monsanto, estas tie komforte instalitaj. La nutraĵoj de Brazilanoj venas grandkvante de GMO-agrikulturo.

Aliparte, leĝprojekto estas nun diskutata en la Parlamento. Ĝi celas haltigi afiŝadon de la mencio GMO sur la produktaĵojn kiuj enhavas de ĝi. La deputitoj plimulte balotis favore al tiu teksto. La projekto plu atendas aprobon de la Senato por efektivigi.

http://www.rfi.fr/science/20150524-monsanto-ogm-marche-mondiale-france-burkina-faso-bresil-agrotoxiques-/

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }