Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 mai 2015 7 31 /05 /mai /2015 16:21
Budhismaj monaĥoj defiladis la 11an de februaro 2015 postulante nuligon de balotrajto por la posedantoj de blankaj kartoj, la portempaj identigiloj. REUTERS/Soe Zeya Tun
Budhismaj monaĥoj defiladis la 11an de februaro 2015 postulante nuligon de balotrajto por la posedantoj de blankaj kartoj, la portempaj identigiloj. REUTERS/Soe Zeya Tun

31/05/2015

En Birmo, pluraj centoj da naciismaj budhistoj manifestaciis pasintan merkredon en Ranguno. Ili denuncas la internaciajn premojn kontraŭ sia registaro, favorajn al savado de la Rohingjaj migrantoj, islama malplimulto kiu fuĝas la persekutojn, kaj rifuzas ilian revenon al la birma teritorio. La kontraŭ-islama sento ege kreskas, nutrata de la ekstremismaj monaĥoj, fariĝintaj ege agemaj en la lando.

Tiuj ekstremismaj monaĥoj ariĝas en nova movado, nomita Ma Ba Tha, deveninta de la organizaĵo 969 de la monaĥo Wirathu, respondeca pri la sangaj atakoj kontraŭ la islamanoj, aparte dum printempo 2013. La movado 969 de tiam estis malpermesita, sed la radikalaj budhistoj amase intervenas en la sociaj retoj kaj estas pli kaj pli influhavaj.

« Se la homoj ne ĉiam aŭdas tion, kion diras la aŭtoritatoj, male, ili kalkulas pri tio, kion faras la monaĥoj. Tiuj ĉi ludas tre gravan ludon en la birma socio, almenaŭ ĉe la budhistoj de la plimulto Bamara », eksplikas Judith Beyer, antropologo ĉe la universitato de Konstanco en Germanio.

Birmo : la radikalaj budhistoj pli kaj pli agemaj

Kaj la aŭtoritatoj enkalkulas ilin. La Ma Ba Tha tiel estas je origino de leĝaj tekstoj tre kontestataj pri protektado de la raso kaj religio, el kiuj unu ĵus estis alprenita de la parlamento. « Temas pri malhelpo de konvertiĝoj, de interreligiaj edziĝoj kaj certigo de la naskiĝkontrolo. Tiuj iniciatoj estas komprenataj kiel rimedo por subpremi la islamanojn de Birmo », aldonas la specialisto. Kaj aparte la Rohingjojn, kies ekzistado ne estas agnoskita de la Ŝtato. La minaco de truditaj konvertiĝoj aŭ edziĝoj de budhismaj virinoj kun islamanoj estas plejparte imaga, sed aŭskultata en la Budhisma Bamara plimulto kiu reprezentas du trionojn el la loĝantaro de la lando. Tiom grade ke la opozicia simbolo Aung San Suu Kyi, kies partio voĉdonis kontraŭ tiuj leĝoj, ne aŭdacas liveri sian opinion publike.

http://www.rfi.fr/asie-pacifique/20150527-birmanie-bouddhistes-radicaux-plus-actifs-rohingyas-mulsulmans/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }