Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 mai 2015 6 16 /05 /mai /2015 18:44
Kontraŭ la petrolaj gigantoj, kajakoj protestas ĉi-semajnfine en la haveno Seatlo
Kontraŭ la petrolaj gigantoj, kajakoj protestas ĉi-semajnfine en la haveno Seatlo

16/05/2015

La angla-nederlanda petrola giganto Shell ĵus ricevis permeson pri borado en Arkto por esplori novajn fontojn de petrolo. « Grava » energia fonto laŭ la termino uzita de Barack Obama por pravigi tiun permeson, kiu estigas koleron de la medidefendantoj. Tiuj ĉi multobligas la agojn, aparte en kajakoj en Seatlo por bremsi la progresojn de nafto-platformo destinita al instalado en Alasko.

Shell ricevis komence de la semajno permeson de Obama por esploradi novajn petrolajn fontojn en la Ĉukĉa maro, marvaste de Alasko, kondiĉe ke la angla-nederlanda grupo akiru la taŭgajn permesilojn de la agentejoj pri medio kaj protektado de bestoj.

« Mi laboras tra la mondo en la celo redukti niajn emisiojn de karbona dioksido kaj por finfine anstataŭi la fosiliajn energiojn per puraj energioj », sin defendis la usona prezidento, dum gazetkunveno. « Intertempe, ni plu uzados fosiliajn energiojn kaj, kiam tio povas okazi en sekura kaj taŭga maniero, la produkto de petrolo kaj natura gaso estas tre grava », li aldonis.

Kvankam Shell deponis sian peton antaŭ pluraj jaroj, « ni malfruigis ĝin tre longtempe, ĝis kiam ili povis liveri tian garantion, kiujn ni neniam havis antaŭe », eksplikis Obama el sia prezidenta rezidejo de Camp David, post pintkunveno inter Usono kaj la ses landoj de la Konsilio pri Kooperado de la Golfo.

Arkto : kajakoj kontraŭ nafto-platformo Shell en Seatlo

Specioj endanĝerigitaj

Pluraj organizaĵoj de protektado pri medio kontraŭas tiun projekton de borado, argumentante pri vundebleco de la specioj kiuj estos endanĝerigitaj en Arkto. La grupo mem interrompis sian projekton en 2013, post du incidentoj sur sia nafto-platformo.

Importi petrolon el eksterlande trudus nin, aldonis, Barack Obama, « aĉeti ĝin en regionoj kiuj havas mediajn normojn multe pli malrigidajn ol niaj ».

En aprilo 2010, eksplodo en la Meksika Golfo de la nafto-platformo Deepwater Horizon, ekspluatata de la brita petrola grupo BP, kaŭzis la morton de 11 personoj kaj enverŝadon de 4,9 milionoj da bareloj da nafto en la maron.

http://www.rtbf.be/info/monde/detail_environnement-des-kayaks-face-a-une-plateforme-petroliere-shell-a-seattle?id=8981473

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }