Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 mai 2015 7 03 /05 /mai /2015 17:11
Afriko : pli ol 120.000 afrikaj infanoj mortintaj en 2013 pro falsaj medikamentoj

03/05/2015

Foto : virino tenas sian infanon suferantan pri paludismo en la malsanulejo de Bangui la 18an de decembro 2013 (Photo Fred Dufour. AFP)

Spertuloj alarmas pri « murda industrio » de falsaj medikamentoj en Afriko. La falsado reprezentas 30% el la kontinenta kuracado.

Manko de homaj kaj laboratoriaj resursoj, bagatelaj punoj, multkosteco de farmaciaj produktoj : Afriko reprezentas facilan predon por la « murda industrio » de falsaj medikamentoj kiu floras per tutmondiĝo, alarmis spertuloj kunvenintaj ĉi-semajne en Dakaro.

« Miloj da personoj mortas » sur la kontinento, viktimoj de falsaj medikamentoj, substrekis la partoprenantoj al tiu konferenco, iniciate de la "Fondaĵo Chirac por aliro al sano kaj kvalitaj medikamentoj", la "Internacia federacio de fabrikantoj kaj farmaciaj asocioj", kaj la "Asocio por informo pri medikamentoj".

Laŭ speciala numero de la Usona Ĵurnalo de Tropika Medicino kaj higieno aperinta en aprilo pri la kvalito de la medikamentoj, 122.350 afrikaj infanoj mortis en 2013 pro falsa kontraŭ-paludisma medikamento kaj aliaj el fuŝa efiko.

En Afriko, triono el la medikamentoj kontraŭ paludismo, plej mortiga malsano de la kontinento, estas « falsaĵoj », proporcio kiu povas atingi 40% en Ganao kaj Kameruno, eĉ preskaŭ 64% en Niĝerio, laŭ la spertuloj.

Afriko : pli ol 120.000 afrikaj infanoj mortintaj en 2013 pro falsaj medikamentoj

VENDATAJ KIEL TOMATOJ AŬ CEPOJ EN LA FOIREJOJ »

« La falsaj medikamentoj vendiĝas kiel tomatoj aŭ cepoj en la foirejoj », bedaŭras Sybil Yeboah, respondeculo de okcident-afrika Organizaĵo pri Sano. « Tio estas tre profitdona merkato » des pli ke Afriko « ne havas proprajn rimedojn por produkto de medikamentoj », ŝi substrekas.

En Afriko, « 30% el la falsaj medikamentoj devenas de Barato kaj Ĉinio », ŝi diras, citante statistikojn de la "Monda Organizaĵo pri Sano". Eĉ se Niĝerio estas citita inter la produktanta lando de falsaj medikamentoj, Afriko kontribuas marĝene al la produktado, kun « malpli ol 5% », laŭ partoprenanto.

La merkaton de falsaj medikamentoj favorigas oferto de medikamentoj malsupera al demando, kostaj prezoj de farmaciaj produktaĵoj kaj landlima poreco en tiu periodo de tutmondiĝo, kiu komplikas la spureblecon de la farmaciaj produktaĵoj. La riskitaj bagatelaj punoj plibonigas nenion : la represio de la ŝakrado de falsaj medikamentoj plu estas sensignifa, kompare kun la fenomeno en Afriko, kun punoj juĝitaj kiel malmulte malinstigaj. En Senegalo, 42 personoj estis kondamnitaj je 15 tagoj da malliberejo pro ŝakrado de falsaj medikamentoj en majo 2014.

http://www.liberation.fr/monde/2015/05/02/plus-de-120-000-enfants-africains-morts-en-2013-a-cause-de-faux-medicaments_1284342

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }