Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 mai 2015 7 17 /05 /mai /2015 16:38
17-a de majo : Internacia Tago Kontraŭ Gejfobio kaj Transfobio

17/05/2015

Komunikaĵo de la Internacia Federacio de la Ligoj pri Homaj rajtoj (FIDH) :

En ĉiuj regionoj de la mondo, lesbaninoj, gejoj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj kaj interseksaj personoj (GLATI) estas viktimoj de gravaj malrespektoj pri homaj rajtoj : stigmatizado kaj perfortoj, eĉ murdoj, diskriminacioj, kriminaligo de samseksemo. La defendantoj de la rajtoj de personoj GLATI estas aparte endanĝerigitaj.

En tiu internacia tago kontraŭ gejfobio kaj transfobio, FIDH petas de ĉiuj Ŝtatoj malkriminaligi samseksemon kaj nuligi ĉiajn formojn de diskriminacio, de kio personoj GLATI estas viktimoj.

Nia organizaĵo memorigas ke la internacia juro garantias al iu ajn persono, kia ajn estu sia seksorientiĝo aŭ genra identeco, la rajton ĝui pri la protektoj celitaj de la internaciaj instrumentoj : egaleco, rajto al vivo, al sekureco, protektado de privata vivo, ne-diskriminacio, libereco de esprimo, asociiĝo kaj kolektiĝo, ktp.

« Estas netolereble ke personoj estu hodiaŭ plu perfortitaj, marĝenigitaj eĉ kelkfoje murditaj pro sia seksorientiĝo », deklaris Karim Lahidji, prezidento de la FIDH. « La personoj GLATI havas la samajn rajtojn ol ĉiuj, ili devas esti respektataj ! »

La FIDH, kies multaj membroj frontas kuntekstojn politikajn, religiajn kaj sociajn, kiuj kontraŭas la rajtojn de la personoj GLATI, plenumas, de multaj jaroj, aktivaĵojn favore al respekto de iliaj rajtoj, ĉe naciaj aŭtoritatoj kaj interregistaraj instancoj. Tiuj agoj ebligis interalie malhelpi alprenon de diskriminaciaj leĝoj kaj, kontribuis al aranĝoj de grava rezolucio de la afrika komisiono pri rajtoj de homoj kaj de la popoloj, pri protektado de rajtoj de la personoj GLATI kaj ties defendantoj.

La FIDH ankaŭ helpas la defendantojn de la personoj GLATI, minacitajn aŭ persekutitajn pro sia engaĝiĝo : sekurigo de hejmoj, oficejoj kaj komunikaĵoj ; subteno al portempa relokigo : jura helpo, ktp.

La FIDH, kun ties membraj organizaĵoj, ankaŭ plenumas strategiajn agojn pri konfliktoj. Ĝi intervenis en 14 aferoj ĉe la Eŭropa kortumo pri homaj rajtoj por subteni la rajton al egaleco kaj ne-diskriminacio de la personoj GLATI. Tiuj agoj kondukis al gravaj decidoj kontribuantaj al respekto de rajtoj por la personoj GLATI.

73 Ŝtatoj kriminaligas la personojn GLATI per malliberejo aŭ trudlaboroj. En 7 landoj, samseksemuloj riskas mortopunon. Antaŭnelonge, landoj kiel Ugando, Rusio kaj Niĝerio plifortigis sian leĝaron por pli draste kriminaligi la personojn GLATI kaj/aŭ tiujn, kiuj defendas iliajn rajtojn (individuojn kaj NROjn)

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }