Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 avril 2015 4 30 /04 /avril /2015 08:41
Usono : policaj perfortoj : Manifestacioj en Novjorko kaj Baltimoro

30/04/2015

Foto : James West/Mother Jones

Pluraj miloj da personoj kviete manifestaciis merkredon vespere en Baltimoro, Novjorko kaj en pluraj urboj oriente de Usono por postuli justecon post la morto de Freddie Gray, juna nigrulo, kaj protesti kontraŭ la policaj perfortoj.

La manifestaciantoj marŝadis « sen kolizioj kaj sen gravaj incidentoj », precizigis la polico de Baltimoro, kiu tamen aldonis ke ĝi procedis al 18 arestadoj. « 16 plenkreskuloj dum la tago », kaj « du neplenaĝuloj », aldonis la polica ĉefo Anthony Batts dum gazetkunveno.

Barikadoj starigitaj

Ĉe la komenco de la nokta elirmalpermeso al kiu la urbo estas submetita, je la 22a horo, nur kelkaj dekoj da personoj plu okupis la centron de Baltimoro. « Ne justeco, ne paco », skandis la manifestaciantoj, inter kiuj studentoj kaj liceanoj, kaj kantis : « Sendu tiujn policajn murdistojn en malliberejon, la tuta fuŝa sistemo kulpas ».

Jonathan Brown, studento 19-jaraĝa, deklaris : « Ni manifestacias kontraŭ maljustecoj plenumitaj de la polico kontraŭ nigruloj. La polico tro rapide pafas. Tio sufiĉas ! ». La manifestaciantoj atingis la urbodomon de Baltimoro ĉirkaŭ la 23a horo, kie ĉeestis multegaj policistoj kaj kie barikadoj estis starigitaj.

Usono : policaj perfortoj : Manifestacioj en Novjorko kaj Baltimoro

Kaj en Nov-Jorko…

En Novjorko, la loĝantoj de la « Dika Pomo » komencis kolektiĝi ĉe Union Square, sude de Manhatano, post alvoko lanĉita sur la fejsbuka paĝo « NYC batalas kaj subtenas Baltimoron ». Pluraj el ili estis arestitaj de la polico, kiu ne deziris precizigi la nombron.

Manifestacio kiu kolektis preskaŭ 1.000 personojn, plejparte junulojn, finis sian marŝadon antaŭ la Blanka Domo, en Vaŝingtono, skandante « Tiuj rasistaj policistoj devas foriri ». « Vidu kiom da Nigruloj estis mortigitaj ĉi-monate. Estas troa », indignis William Parshay, 27-jaraĝa.

Freddie Gray, Nigrulo 25-jaraĝa mortis la 19an de aprilo en neklarigeblaj cirkonstancoj. Li forpasis post rompiĝo de kolvertebroj, unu semajnon post lia arestado de la polico, vekante latentajn rasajn streĉojn, post serio da policaj misfaroj celantaj la nigran usonan komunumon.

http://www.20minutes.fr/monde/1598715-20150430-violences-policieres-manifestations-new-york-baltimore

https://www.youtube.com/watch?v=DKDSaFzroJY

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }