17/04/2015
Miloj da personoj manifestaciis merkredon 15-an de aprilo en Nov-Jorko por postuli minimuman salajron je 15 dolaroj hore, asertante ke kun malpli ol tio, estas neeble dece vivi en la plej vasta usona urbo.
Similaj strikoj kaj manifestacioj okazis en pli ol 230 usonaj urboj, laŭ la organizantoj, kiuj konjektis « la plej vastan mobilizadon neniam konstatitan de sub-pagitaj laboristoj ». Ili taksis inter 10.000 kaj 15.000 la nombron da personoj kiuj partoprenis la nov-jorkan manifestacion.
Inter la protestantoj, dungitoj de rapidmanĝejoj, sed ankaŭ dungitoj de flughavenoj, sansektoro, aliaj kiuj laboras kun infanoj, laboristoj de konstruado venintaj solidarece, denuncantaj siajn laborkondiĉojn en kelkaj konstruejoj destinitaj al ultra-riĉuloj. La minimuma salajro en Nov-Jorko estas nun 8,75 dolaroj hore, kaj kreskos al 9 dolaroj venontjare.
« Vivteni sin » estas malfacile
En la homamaso, Pedro Gamboa, 58-jaraĝa, pakaĵisto en la flughaveno JFK, kiu laboras 40 horojn semajne kaj ellitiĝas je la 3a matene. Li gajnas 10,10 dolarojn hore. « Tio ne sufiĉas » li diras. « Ni devas esti magiistoj por vivteni nin » per tio. « Post pago de la fakturoj, niaj poŝoj estas malplenaj », aldonas tiu patro naskiĝinta en Gvatemalo, kiu asertas ke li vivtenas sin per nutraĵbiletoj.
La unuaj manifestaciantoj kolektiĝis ekde la 6a matene antaŭ McDonald’s en Broklino. Pluraj centoj da personoj poste renkontiĝis meze de la tago en Manhatano, kuŝiĝante antaŭ alia McDonald’s protestosigne.
« Ni estas tie por postuli la samajn rajtojn por ĉiuj laboristoj », eksplikis Jeanine Keen, el la sindikatoj de lignaĵistoj. « Ni devas esti solidaraj kun ĉiuj laboristoj », ŝi aldonis, substrekante ke estas necese ke ĉiuj povu sindikataniĝi.