Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 avril 2015 4 30 /04 /avril /2015 20:36
Ukrainio : Incendioj en Ĉernobilo : radioaktiveco denove moviĝanta

30/04/2015

La 28an de aprilo 2015, 29 jarojn post la eksplodo de la reaktoro n°4 en Ĉernobilo, grava arbara fajro komenciĝis ĉirkaŭ la centralo. Tiu incendio riskas disvastigi la radioaktivecon entenitan en la grundoj laŭ larĝaj areoj.

Giganta incendio

Tiu incendio ne estas la unua en infektata areo ; aliaj jam okazis en 1992, 2002, 2008 kaj 2010. Sed tiu ĉi estas la plej grava de post 1992.

Laŭ la Ministro pri Internaj aferoj Arsen Avakov, 400 hektaroj estas koncernataj sed la situacio estas kontrolita. Laŭ Greenpeace-Rusio, la fajro fakte disvastiĝas 30 kilometrojn ĉirkaŭ la centralo kaj la satelitaj bildoj supozigas ke ĝi verŝajne atingas 10.000 hektarojn.

Kiaj riskoj ?

La fajro ne atingis la akcidentitan centralon mem, kiu plu entenas 97% el la radioaktivaj elementoj ĉeestantaj en la nuklea fisiaĵo. Sed tiuj incendioj, en si mem, jam konsistigas minacon.

Efektive, grava parto el la radioelementoj forpelitaj dum la eksplodo de la reaktoro estas plu ĉeestanta en la grundoj kaj vegetaĵoj (300 jaroj estas necesaj por ke la radioaktiveco de cezio 137 kaj stroncio 90, la plej disvastigitaj radioizotopoj, estu dividita per mil).

Tiuj incendioj, transformante vegetaĵaron kaj humon al fumo poste forportita de la vento, movas denove parton el la radioaktivaj elementoj kiujn ili entenas.

Tiel, laŭ laboroj de la esplorteamo de Norwegian Institute for Air Research, la tri antaŭaj arbaraj fajroj jam ellasis inter 2% ĝis 8% el la cezio 137 ĉeestantaj en la grundoj… t.e 500.000 miliardoj da bekereloj disvastigitaj laŭ granda areo ĝis Turkio kaj Skandinavio !

Certe, la averaĝa dozo da radioaktiveco ricevita en Kievo estas tre malalta. Sed tiu averaĝo kaŝas gravajn diferencojn. Povas esti ke kelkaj personoj, post tiuj incendioj, inhalis aŭ englutis radioaktivajn mikro-partiklojn kies efiko ene de organismo estas sufiĉa por provoki post longa tempo kancerojn aŭ aliajn patologiojn.

Ukrainio : Incendioj en Ĉernobilo : radioaktiveco denove moviĝanta

Kreskanta risko

La ofteco de tiuj arbaraj fajroj riskas bedaŭrinde kreski. Efektive, laŭ la esploristoj Tim Mousseau kaj Anders Møller, la putrado de humo kaj mortinta ligno malrapidiĝas en infektata areo, lasante akumuliĝi pli gravaj kvantoj da sekiĝinta ligno. Tiu fenomeno imputeblas al submetiĝo de insektoj kaj mikro-organismoj al radioaktiveco.

Aliparte, la klimata ŝanĝiĝo estigas timon pri multobligo de varmegaj epizodoj kaj sekeco favoraj al incendioj.

Dum la incendioj de 2010 – kiuj aliparte minacis la nuklean centralon de Majako, la kaŭzo jam estis sekeco.

Tiuj fenomenoj rememoras ke la katastrofo ne finiĝas kaj plu daŭros longe…

http://www.sortirdunucleaire.org/Incendies-a-Tchernobyl-la-radioactivite-remise-en?var_mode=calcul

https://www.youtube.com/watch?v=k2jyWRLOKI0

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }