Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 avril 2015 4 23 /04 /avril /2015 13:28
Tutmondo : La Monda Banko malsukcesis protekti la malriĉulojn

23/04/2015

Foto : Aduma Omot kaj ties filino, Annacerjwok, hejme en Kampejo por rifuĝintoj en Gorom, Sud-Sudano - Andreea Campeanu / International Consortium of Investigative Journalists

Kreita por lukti kontraŭ malriĉeco, la Monda Banko financas senefikajn projektojn kaj en tuta kontraŭeco kun kelkaj el ties misioj. Tion malkaŝas enketo de la "Internacia Konsorcio de la esploraj ĵurnalistoj".

Post la reeĥa enketo de januaro 2015 pri la skandalo de tutmonda fraŭdo organizita de la banko HSBC, la "Internacia Konsorcio de la esploraj ĵurnalistoj" bruegas unu plian fojon. Ĝi ĵus publikigis ambician enketon pri la Monda Banko, realigitan kunlabore kun Huffington Post, The Guardian kaj « skipo kolektanta pli ol 50 ĵurnalistojn en 21 landoj ».

Titolita « elpelitaj kaj forlasitaj », ĝi malkaŝas ke ekde 2004, la Monda Banko subtenis finance projektojn kiuj havis kiel efikon trudi 3,4 milionojn da personoj forlasi siajn terojn aŭ hejmojn. Efikoj en plena kontraŭdiro kun ties misio de helpo al evolulandoj. « La Monda Banko ne respektis sian promeson » skribas solene la aŭtoroj de la artikolo.

La longa plurmedia enketo publikigita en la retpaĝo de Huffington Post estas la rezulto de grava laboro de datenĵurnalismo resumita en interaktiva mapo kiu montras ke plejparte el la 3,4 milionoj da delokitoj vivas en Afriko aŭ unu el la tri aziaj landoj : Vjetnamio, Ĉinio kaj Barato.

Neinversigeblaj efikoj

La enketo de la "Internacia Konsorcio" montras ekzemple ke la etiopiaj aŭtoritatoj « defraŭdis » plurajn milionojn da dolaroj akorditaj de la Monda banko por organizi amasajn elpeladojn de civitanoj okcidente de la lando, laŭ atestoj de oficialaj eks-eminentuloj kiuj partoprenis tiujn programojn de truditaj reinstaladoj.

« Inter 2009 kaj 2013, la Monda Banko malŝparis 50 miliardojn da dolaroj en projektoj aparte riskitaj kun sociaj kaj mediaj efikoj, neinversigeblaj kaj senprecedencaj », denuncas la ĵurnalistoj.

Fine, la artikolo emfazas la fakton ke la Monda Banko – pere de La Internacia Financa Societo – kiu dependas de ĝi kaj donacas la pruntojn al la privataj aŭ ŝtataj investistoj – ŝajne « financis registarojn kaj entreprenojn akuzitajn pri malrespekto al homaj rajtoj kiel seksperfortoj, murdoj au torturaj agoj ».

http://www.courrierinternational.com/article/international-comment-la-banque-mondiale-echoue-proteger-les-pauvres

Video : La amasajn elpeladojn de la kristana popolo Anuak en Etiopio ebligis la mono de la Monda Banko, asertas eks-funkciuloj. Ĉie en la mondo la komunumoj estas forpelitaj fare de la projekto financitaj de la Monda Banko. Video:Hilke Schellmann

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }