02/04/2015
La « blua » planedo
Bluo, simbola koloro de tiu perturbo, disvastiĝas jaron post jaro tra la mondo. Iniciate de Autism Speaks, usona organizaĵo, la kampanjo « Light It Up Blue » (prilumu blue) bluigas dum tuta nokto, la plej prestiĝajn monumentojn de la mondo, sed ankaŭ hotelojn, sportejojn, koncertejojn, muzeojn, pontojn, komercejojn, domojn… Ili kelkfoje eniras kolegiojn por interveni antaŭ kolegianoj. Ankaŭ multaj atentigaj eventoj pri aŭtismo estos organizataj ĝis fine de aprilo.
Evento 2015 : Aŭtismo en la laboro
La evento en 2015 pritemas : « Laboro : la avantaĝoj de aŭtismo ». Laŭ taksadoj, ĉirkaŭ 80% el la plenkreskuloj suferantaj pri aŭtismo ne havas laboron. La esploroj pri tiu temo konkludas ke la dungintoj ignoras kelkajn kapablecojn abunde posedatajn de la aŭtismaj personoj, male al « neŭrotipaj (neaŭtismaj) » laboristoj, interalie en la kampoj de rekono de formoj, logiga rezonado kaj atento dediĉita al detaloj. Tiuj kvalitoj igas tiujn individuojn perfekte adaptitajn al certaj laboroj, kiel testoj de programaroj, mastrumado de datumoj, laboroj en laboratorioj kaj provlegado. Sed multaj obstakloj restas por liberigi tiun potencialon : manko de formado, de adaptita subteno por integriĝo en laboro, kaj daŭra diskriminacio.
En Eŭropo, ĝenerala ekskludo
Okaze de tiu tago, Autisme-Europe lanĉas kampanjon alvokante la eŭropajn aŭtoritatojn promocii inkludon de la aŭtismaj personoj en ĉiujn kampojn. En tuta Eŭropo, oni faras la saman amaran konstaton.
En Francio ekzemple, 80% el la infanoj kaj junuloj kun aŭtismo ne povas frekventi lernejojn pro manko de formitaj instruistoj kaj aliaj subtenoj.
En Grekio, kelkaj personoj kun aŭtismo vivas en nehumanaj kondiĉoj, enfermitaj en institucioj, ne povante forlasi siajn kaĝo-litojn kaj estas viktimoj de gravaj malzorgoj.
Eĉ en Unuiĝinta Reĝlando, kie la subteno al personoj kun aŭtismo estas inter la plej taŭgaj en Eŭropo, 76% ne havas laboron.
http://informations.handicap.fr/art-journee-autisme-bleu-853-7606.php