20/04/2015
Laŭ Global Witness, NRO batalanta kontraŭ prirabado de resursoj kaj ligitaj praktikoj, bazita en Londono, en la mondo 116 aktivuloj pri mediprotektado estis mortigitaj en 2014 kadre de siaj mediprotektaj aktivaĵoj.
Global Witness opinias ke tio reprezentas kreskadon je 20% da murdoj ligitaj al ekspluatado de teroj kaj naturaj resursoj.
« En preskaŭ ĉiuj dokumentitaj kazoj, la batalo pri posedo, kontrolo kaj uzado de la tero estas la vera kialo de ilia morto. »
Plimulto el la murdoj okazis en Suda kaj centra Ameriko, sed en Honduro okazis la plej granda nombro da mortintoj, 101 dum la kvin pasintaj jaroj. Multaj aktivuloj mortigitaj en Honduro protestis kontraŭ la konstruado de la baraĵo Agua Zarca sur la rivero Gualcarque, laŭ Global Witness.
« La vera aŭtoro de tiuj krimoj, nepreciza potenco kiu miksas la interesojn de Ŝtatoj kaj entreprenoj, ne ricevas punon. »
Okaze de la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri klimata ŝanĝiĝo en Parizo, Global Witness, kaj la aktivuloj, instigas la registarojn agadi pri tiuj problemoj.
http://rue89.nouvelobs.com/2015/04/20/116-militants-environnementaux-tues-2014-258776