27/04/2015
Miloj da sud-koreiaj salajruloj kaj funkciuloj respondis la alvokon al 24-hora striko lanĉita de la sindikatoj por denunci la projektojn de reformo de laborjuro fare de la registaro. La Koreia Konfederacio de la Sindikatoj (KKS) deklaris ke pli ol 260.000 personoj strikis, inter kiuj instruistoj, laboristoj kaj profesiuloj de sansektoro.
La ministerio de Laboro diris siaflanke ke nur 34.000 personoj strikis en la lando kaj ke plejparte inter ili laboras en la dua plej grava aŭtoproduktisto, Kia Motors. « Tiu registaro tretas laborjuron », akuzis estro de la KKS Dan Byung-Ho dum kolektiĝo en Seulo. La konservativa registaro de la prezidentino Park Geun-hye provas alprenigi programon de reformo kiu, ŝi diras, alportos flekseblecon al tro rigida labormerkato.
Laŭ la sindikatoj, la novaj leĝoj faciligos la eblecojn pri maldungoj, malaltigon de salajroj, kaj dungadon en portempaj kontraktoj. KKS postulas ankaŭ altigon de la minimuma salajro kaj forlason fare de la registaro de projektoj, kiuj celas redukton de la elspezoj dediĉitaj al pensioj de la funkciuloj.