/image%2F0553642%2F20150426%2Fob_2171f7_sud-afriko.jpg)
26/04/2015
De fine de marto, la atakoj kontraŭ fremduloj multobliĝis en Johanesburgo kaj ĉefe en Durbano. Sep personoj estis mortigitaj. Ĵaŭdon 23an de aprilo, pluraj miloj da Sud-Afrikanoj manifestaciis. Por rifuzi tiujn perfortojn kaj la ksenofobion, ili amase surstratiĝis.
Pluraj miloj da personoj defiladis ĵaŭdon 23an de aprilo en la stratoj de Johanesburgo, kun slogano : « Afriko estas unuiĝinta, ni ĉiuj estas Afrikanoj ». Mesaĝo de paco kaj unueco lanĉita al la fremduloj kiuj loĝas en Sud-Afriko kaj eĉ al la tuta kontinento. La manifestaciantoj trapasis la tutan urbocentron de Johanesburgo kaj interalie la kvartalon Hillbrow ege kosmopolita kiu koncentras la plej grandan populacion de migrantoj en la urbo.
La homamaso estis sekvata de aplaŭdoj de la loĝantoj kiuj multnombre aperis en iliaj balkonoj aŭ ĉe fenestroj. La defilado ankaŭ haltis plurfoje aparte en Dp Street kie etiopiaj komercistoj suferis pasintsemajne pri ksenofobiaj atakoj. La etiopia komunumo eĉ aplaŭdis la defiladon kiu kantis kaj dancis sur la stratoj.
Tiu granda marŝado kontraŭ ksenofobio en Johanesburgo okazis en tre festa etoso. Multaj loĝantoj estas tamen konsciaj ke la krizo postulas profundan traktadon, kaj ke pli ol unu marŝado aŭ komunika kampanjo estos necesaj por eviti ke tiuj eventoj ne rekomencu en la lando.