27/04/2015
Maĥmud Abbas esprimiĝis mardon 21an de aprilo pri la situacio en Jarmuko. La palestina prezidento postulis solvon por la miloj da Palestinanoj plu enfermitaj en la kampo situanta en la suda ĉirkaŭurbo de Damaso. Surloke, la palestinaj batalantoj komencis forpuŝi la organizaĵon Islama ŝtato, kiu investis la strategian areon de post la 1-a de aprilo. Kolekto de mono estis organizita en Ramalaho en Cisjordanio por helpi la Palestinanojn de Sirio.
« Je la komenco, tiu evento estis destinita ne nur al la Palestinanoj de Jarmuko », asertas Jamal Haddad. « Sed la situacio en la palestina kampo ne lasis al ni elekton », allasas tiu direktoro de fonduso kiu helpas la palestinan diasporon.
« Ni helpas la palestinajn rifuĝintojn en la eduka fako. Kaj ni decidis krei specialan programon por la rifuĝintoj de la kampo Jarmuko kaj tuta Sirio. Ili havas nek laboron, nek monon. Ili vivtenas sin nur dank’ al humanitara helpo. Jen la tuto » eksplikas Jamal Haddad.
« Mizero tie estas nekredebla »
Inter la invititoj al tiu kolekto de mono, palestinaj aferistoj kaj entreprenistoj. Zahi Khuri, kiu estras la filion de Coca-Cola en Ramalaho, bedaŭras la malrapidecon de reagoj de la internacia komunumo pri la situacio en Jarmuko.
« Ŝajnas ke oni ne sufiĉe parolas pri tio. Mizero tie estas nekredebla. Tio ne plu estas homa. La Palestinanoj ne devus nek esti parto de tio, nek viktimoj de tio. Mi kredas ke ni estas kvazaŭ mjelo de la lando. Ni, same kiel la privata sektoro, tre serioze plenumas nian respondecon », substrekas Zahi Khuri.
La kolektita mono estos je dispono de UNRWA, agentejo de Unuiĝintaj Nacioj por la palestinaj rifuĝintoj.